|
MISIA LABORO
|
Ĉe arktaj neĝo-montoj
Originalo : From Greenland's icy mountains
Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1819
Esperantigis : Agnes Burton DEANS
Fonto : HE 195
-
Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient',
Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident';
ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar',
nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'.
-
Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor',
troviĝas ja malbono nur en la homa kor':
kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon';
li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'.
-
Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni
al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'?
"Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!"
sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'.
-
Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi,
ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'.
Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni,
Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li.
Melodio : MISSIONARY HYMN
Komponis : Lowell MASON, 1823
MIDI TCH
Rim.: Tio ĉi estis la unua melodio eldonita de Lowell Mason.
- Alternativa melodio :
- AURELIA
- Komponis : Samuel S. WESLEY, 1864 — MIDI TCH
- GREENLAND (CLARK)
- Komponis : Thomas CLARK, 1828 — MIDI TCH
- WEBB TCH
- Komponis : George J. WEBB — MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto