TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Burĝonis roz-arbedo

(Germane) Es ist ein' Ros' entsprungen | Flos de radice Jesse (Latine)
Aliaj Esperantaj Tradukoj

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. : Jesaja 11.1

Tradicia Germana Karolo
(ekzistas diversaj fruaj germanaj kaj latinaj tekstoj)
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986
prilaborita por Adoru en Kloster Kirchberg, 2000

Fonto : AB (= Ad 223)

  1. Burĝonis roz-arbedo el delikata sin'
    laŭ olda kant-heredo, Jiŝaj la origin';
    ekĝermis ĉarma flor'
    dum frosta vintro-tempo
         je noktomeza hor'.

  2. El virgulin' beata, mirinda roz-arbed',
    elvenis flor' benata laŭ diro de profet'.
    Laŭ sankta Di-ordon'
    ŝi naskis infaneton
         por nia sav' kaj bon'.

  3. Kaj ĉi floreto belas, amindas per parfum';
    la nokton ĝi forpelas per sia brila lum',
    nin helpas el mizer',
    el pek' kaj morto savas;
         Li, hom' kaj Di' en ver'.

Aliaj tradukoj :
Rozbranĉo forĝermadis de Felix Ney
Jen ĉiamviva Rozo de Ros' Haruo

Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliaj prezentoj:
MIDI © 1995 by Curtis Clark | MIDI © 1994 Martha Decker

Unua strofo en la Japana (latinlitere)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1