TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PACO KAJ
BONFARTO
(araba lingvo kaj Esperanto)

As-salamŭ' alajkum

Paco Dia al vi

Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro : Koloseanoj 1.2b

Ĉiutaga arablingva salutesprimo
Kantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : RH

  1. As-salamŭ' alajkum, as-salamŭ' alajkum,
    As-salamŭ' alajkum!

    Ualaikum' salam'!
  2. Paco Dia al vi, paco Dia al vi,
    Paco Dia al vi!

    Kaj al vi ja estu pac'!
  3.     La ŝalomo al vi, la ŝalomo al vi,
        La ŝalomo al vi,

        Al vi estu la ŝalom'!
  4. As-salamŭ' alajkum, as-salamŭ' alajkum,
    As-salamŭ' alajkum!

    Ualaikum' salam'!
"Post la teroraj atakoj de 2001.09.11 mi aliĝis al programo "Watchful Eyes" ("Gardemaj Okuloj") de la Seatla eklezia konsilio, kiu deĵorigis kristanajn observantojn ĉe du lokaj preĝejoj — unu moskeo kaj unu sika kunvenejo — kies anoj timis eventualajn perfortajn agojn de venĝemuloj. Mi deĵoris tie ok fojojn, entute pli ol 25 horojn, inkluzive de unu nokto dum kiu mi estis tie sola de noktmezo ĝis la sesa matene. Tiu soleca deĵoro motivis min kanti, kaj dum tiuj horoj venis al mi en la kapon ĉi tiu kanteto."

Rim.: 1) La koncepto similas al la israela rondkanto Ŝalom' ĥaverim', uzata en multaj kristanaj rondoj kaj egale uzebla por islamanoj, bahaanoj ktp.
2) En ordinara arablingva intersalutado, la unua parolanto ekdiras "As-salamu alajkum" kaj la dua respondas "U alajkum salam'", t.e. "Paco al vi"/"Kaj al vi paco".
3) Mi esperas, ke baldaŭ la teksto estos tie ĉi ankaŭ en arablitera vesto.

Melodio : OLD-TIME RELIGION
Anonima usona melodio
MIDI CDSSF


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1