ANONCO AL MARIA

Al Di’ sin levas mia kant’
Magnificat

Originalo : Min själ berömmer Gud med fröjd

Mia animo altigas la Eternulon,
Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino;
Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

                                                           Luko 1.46-48

Verkis (svede) : Carl Gustaf BOBERG, 1885
Esperantigis : Magda CARLSSON-BOHMAN, 1962

Fonto : AK 33
(= EKA 5, Ad 794)

  1. Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin,
    Ĉar el la alto la Savant' al mi alturnis Sin.
    Min, polvon, feliĉigis Li per Sia grac-vizit',
    Malfermis pordon eĉ al mi pro amo, sen merit'.

  2. Povrulojn Lia forta brak' satigis per bonfar';
    Tiranojn venkis en atak', dispelis en amar'.
    Spirite riĉajn for de Si Li sendis kun malplen';
    Fieran brilon ŝanĝis Li al polvo de l' eben'.

  3. Abundas Lia indulgem' sen limo kaj mezur',
    Kaj kiu fidas al Li mem iradas en sekur'.
    La interlig' de Lia pac' sur firma fundament'
    Validos pro senlima grac' por ĉiu ras' kaj gent'.

  4. Mistera restas Lia vol' al nura homa pens',
    Sed al la Di-sindona kor' sin montras ĝia senc'.
    Ho, amu kun kreskanta fid' mi Dion de la pac',
    Transdonu min al Lia gvid' kun ĝojo pro l' donac'.


Melodio: AL DI' SIN LEVAS
J. Olof LINDBERG, 1921
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1