TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Al Betleĥemo do

Originalo : Pastores a Belén

Anonima portorika karolo
Esperantigis (elhispane) : ROS' Haruo, 2002

Fonto : RH

  1. Al Betleĥemo do kun ĝojo hastu nia
    Paŝtista bando pro l' naskito de Maria
    Ho jen, ho jen, atendas nin Jesu'!
    Ho jen, ho jen, atendas nin Jesu'!
    Ofertu ni bombonojn, mielon al la bebo Emanuel'.
    Ofertu ni bombonojn, mielon al la bebo Emanuel'.
    Hastu, hastu, hastu ni jam, vidu la bebon ĵusnaskiĝintan,
    Vidu la bebon: Emanuel'.


  2. Ho bebo el ĉiel', al ni paŝtistoj benu,
    Dum ni, kun laŭd' al vi, al via kripo venu.
    Ho kuru, flugu, glori al Jesu',
    Ho kuru, flugu, glori al Jesu',
    Do donu amon, virton kaj plu, junul', paŝtist', al eta Jesu',
    Do donu amon, virton kaj plu, junul', paŝtist', al eta Jesu',
    Hastu, hastu, hastu ni jam, vidu la bebon ĵusnaskiĝintan,
    Vidu la bebon: Emanuel'.

Melodio: PASTORES A BELÉN
Anonima portorika melodio
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1