|
NOTOJ KAJ VARIANTOJ
|
What a Friend We Have in Jesus
en Esperanto
Tradukoj kaj variantoj:
- Trans imag' Jesu' amikas, tr. Reinhard Pflueger
- Ho Jesu', amiko mia, tr. Manfredo Ratislavo
Pri tiu ĉi traduko M.R. skribis "Tiun ĉi Esperantigon provis fari mi, Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, * 04.11.1038), en 2006-07-23 laŭ la origina angla-lingva originalo verkita en 1857 de Joseph M. Scriven (1820 – 1886) kaj laŭ la germanigo farita de Tr. Ernst Gebhardt (1832 – 1899).
Laŭ komuniko de Reinhard Pflueger en la retlisto KELI - Dia Regno M.R. tradukis ankaŭ la kvaran strofon, sed tiun mi ne havas.
- Varianto A (lastaj dek versoj de "Trans imag' Jesu' amikas" en traduko de Ros' Haruo):
En la brakoj vin li ŝirmos,
kaj konsolon trovos vi.
Ho Savanto, vi promesis:
ĉiun ŝarĝon prenos vi.
Ĉion do al vi senfine
el la koro donu ni.
Baldaŭ preĝoj ne necesos,
en glorbrilo antaŭ vi:
Ravon, laŭdon kaj adoron
ĝiseterne ĝuos ni.
- Varianto B (lastaj dek versoj de "Trans imag' Jesu' amikas" en pli frua recenzo de Reinhard Pflueger; tiun ĉi version fakte preferas la redaktoro de THC)
Vin konsole ĉirkaŭbrakos
la Unika sen kopi'.
Vi, Savant', promesis porti
ŝarĝojn niajn tie ĉi.
Tial ilin ni demetu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos
ĉe la brila tron' de Di'.
Estos ravo kaj adoro
ĝiseterna sort' por ni.
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto