PLI OL KVINDEK

23a pagho   kovrilo   25a pagho
MIDI

Arbetslose-marŝ *

Unu, du, tri,
senlaboraj estas ni.
En fabrik', martel-sonor'
jam monatojn restis for;
ilojn kovras polva krusto
fine ilin manĝos rusto.
Ni promenas sur la strat',
kiel la aristokrat'.

Unu, du, tri,
senlaboraj estas ni.
sen vestaĵo, sen loĝej',
nia lito - la ŝose';
se restaĵon iu manĝas,
disdividon li aranĝas;
akvon trinkas ni ĝis sat',
vinon la aristokrat'!

Ĝusta jida titolo:
jida titolo
(Arbetloze Marsh)

Unu, du, tri,
senlaboraj estas ni.
Konstruiĝis, pro l'kvalit'
de labor' kaj nia ŝvit',
urboj, domoj kaj kasteloj
por areto da nobeloj.
Kaj salajro? Sola spec':
hungro kaj senlaborec'!

Unu, du, tri,
tiel do nun marŝas ni,
paŝ' post paŝo, sen labor',
tamen kun espera kor',
kaj eksonas nia kanto
pri libera, nova lando.
Estos en ĉi land' de glor'
plu neniu sen labor'.

Muziko: Julius Hofman
Vortoj: Mordeĥaj Gebirtig (1877-1942)
El la Jida trad. ABh 1986


Dudek-tria PaĝoEnhavlistoDudek-kvina Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1