PLI OL KVINDEK

22a pagho   kovrilo   24a pagho

Woher soll das Brot für heute kommen

Kie preni panon por hodiaŭ?
Mankas ja labor' por pan-akir'.
Kelkaj ja eĉ kun labor' malsatas,
sed eĉ serĉi ĝin mi ne aŭdacas,
kiel serĉas ĝin alia vir'.

Kie la ripozo por vespero?
Detruebla estas la trankvil';
iun horon ili min arestos;
vane mi baraktos; min molestos
eĉ najbara pordo-sonoril'.

Kie la kuraĝo por morgaŭo,
se eskapas brav' eĉ el imag'?
Mi neniel povas min defendi,
mi min sentas en vakuo pendi;
vagi tra la ĉambro - sola ag', !

Nu, de kie venu el mi amo,
se por ami mankas cel' kaj fon'?
Pano kaj ripoz' por vivi gravas;
ambaŭ mi de longe ne plu havas,
sed bezonas amon ĉiu hom'.




               Theodor Kramer, Wien 1938
               El la Germana trad. ABh 1986

Dudek-dua PaĝoEnhavlistoDudek-kvara Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1