Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XL

EN Antiumo dume Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun li pri favoro de la cezaro. La influo de Tigellinus tute nuliĝis. En Romo, kie oni devis neniigadi homojn, kiuj ŝajnis danĝeraj, rabadi iliajn havaĵojn, prizorgadi politikajn aferojn, aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto, kaj fine, kontentigadi monstrajn ekplaĉojn de la cezaro, Tigellinus, same ruza, kiel preta al ĉio, montriĝadis nepra. Sed en Antiumo, meze de la palacoj, spegulantoj sin en la mara lazuro, la cezaro vivis la grekan vivon. De mateno ĝis vespero oni legadis versaĵojn, paroladis pri ilia konstruo kaj perfekteco, admiradis sukcesajn, parolturnajn, okupadis sin pri muziko, teatro, unuvorte ekskluzive pri tio, kion eltrovis kaj per kio ornamis la vivon la greka genio. Sed en tiaj kondiĉoj Petronius, senkompare pli klera ol Tigellinus kaj aliaj aŭgustanoj, sprita, elokventa, plena de subtilaj sentoj kaj gusto, devis akiri superecon. La cezaro serĉis lian societon, demandadis lian opinion, petadis konsilon, kiam li mem verkis, kaj elmontradis al li amikecon pli vivan, ol iam antaŭe. Al la ĉirkaŭantaj ŝajnis, ke lia influo atingis jam finan venkon, ke la amikeco inter li kaj la cezaro iĝis jam konstanta kaj daŭros dum jaroj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭadi kaj klopodi pri lia favoro. Pluraj eĉ estis sincere kontentaj en la animo, ke la superecon gajnis homo, kiu sciis, vere, kion pensi pri ĉiu kaj akceptadis kun skeptika rideto flatojn de siaj hieraŭaj malamikoj, sed ĉu pro eleganteco, aŭ pro bonmanieroj, ne estis venĝema kaj ne uzis sian potencon je malbono de aliaj. Estis momentoj, kiam li povis pereigi eĉ Tigellinuson, sed li preferis moki la lastan kaj evidentigadi lian senedukitecon kaj vulgarecon. La senato en Romo ekspiris, ĉar de unu kaj duono da monatoj neniu mortkondamno estis verdiktita. Tiel en Antiumo, kiel en la urbo oni rakontadis, vere, mirindaĵojn pri la rafiniteco, kiun atingis la diboĉoj de cezaro kaj de lia favorato, ĉiu preferis tamen senti super si la cezaron rafinitan, ol krueliĝintan, kiel sovaĝa besto, en la manoj de Tigellinus. Tigellinus mem sentis sin senhelpa kaj hezitis, ĉu li ne rezignu la batalon, ĉar la cezaro multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en la tuta kortego estas nur du animoj, kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronius.

         La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfimis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli, ol ĉiuj aliaj. Oni jam ne imagis, kiel la cezaro kapablus helpi sin sen li, kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta. Petronius siaflanke, kun la kutima senzorgo, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la cezaron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi la cezaron okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro multe aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus trimufe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicius el Romo, la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica; kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronius, demandita de la cezaro per rigardo, diris:

         — Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.

         La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nero de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo de Tigellinus ekradiis de ĝojo. Vinicius, aliflanke, paliĝis, kredante, ke Petronius, kiu neniam ebriiĝadis, ĉi-foje ebriiĝis.

         Kaj Nero komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo:

         — Kion malbonan vi trovas en ili?

         Tiam Petronius ekatakis lin.

         — Ne kredu al ili — li diris, montrante per la mano la ĉeestantojn — ili nenion komprenas pri poezio. Vi demandas, kio estas malbona en tiuj versoj? Se vi volas la veron, mi diros al vi: ili estas bonaj por Virgilio, bonaj por Ovidio, bonaj eĉ por Homero, sed ne por vi. Vi ne rajtas verki tiajn. Tiu brulo, kiun vi priskribas, nesufiĉe brulvundas. Ne aŭskultu la flatojn de Lucanus. Lin por tiaj samaj versoj mi konfesus geniulo, sed ne vin. Ĉu vi scias, kial? Ĉar vi estas pli granda, ol ili. Al kiu la dioj donis tiom, kiom al vi, de tiu oni povas pli multe postuli. Sed vi estas maldiligenta. Vi preferas dormi post la prandium, ol ĉifi la veston, sidante ĉe la laboro. Vi povas krei poemon, al kiu similan la mondo ĝis nun ne konis, kaj tial mi diras al vi en la okulojn: verku pli bonan!

         Li parolis tion ĉi senzorge, kvazaŭ mokante kaj kune grumblante, sed la okuloj de la cezaro kovriĝis per nebulo de volupto kaj li diris:

         — La dioj donis al mi ioman talenton, sed ili donis al mi ankaŭ pli multe, nome kompetentan kaj veran amikon, kiu sola scias paroli veron en la okulojn.

         Dirante ĉi tion, li etendis sian grasan manon, surkreskitan de rustkoloraj haroj, al ora kandelabro, rabita en Delfoj, por bruligi la versaĵon.

         Sed Petronius forprenis ĝin de li, antaŭ ol la flamo tuŝis la papiruson.

         — Ne, ne! — li diris — eĉ tiel mizera versaĵo apartenas al la homaro. Lasu ĝin al mi.

         — Permesu tiuokaze, ke mi sendu ĝin alvi en skatolo de mi mem projektita — respondis Nero, premante liajn manojn.

         Kaj post momento li komencis paroli:

         — Jes, vi estas prava. Mia brulego de Trojo nesufiĉe brulas, mia fajro nesufiĉe brulvundas. Mi pensis tamen, ke se mi egalos al Homero, mi jam povos esti kontenta. Certa manko de kuraĝo kaj tro modesta sintaksado ĉiam malhelpis min. Vi malfermis al mi la okulojn. Sed ĉu vi scias, kial estas tiel, kiel vi diras? Jen, kiam skulptisto volas krei figuron de dio, li serĉas modelon, mi dume havis nenian modelon. Mi neniam vidis brulantan urbon kaj tial ne mia priskribo mankas vereco.

         — Do mi diras al vi, ke oni devas esti tamen granda artisto, por tion kompreni.

         Nero enpensiĝis, kaj post momento li diris:

         — Respondu, Petronius, al unu mia demando: ĉu vi bedaŭras, ke Trojo forbrulis?

         — Ĉu mi bedaŭras?... Je la lama edzo de Venuso, tute ne! Kaj mi diros al vi, kial! Jen Trojo ne forbrulus, se Prometeo ne estus donacinta fajron al la homoj kaj se la grekoj ne estus vokintaj Priamon al milito; kaj se ne estus fajro Esĥilo ne verkus sian Prometeon, same kiel, sen la milito, Homero ne verkus Iliadon. Mi preferas, ke ekzistas Prometeo kaj Iliado, ol ke konserviĝus urbaĉo, verŝajne mizera kaj malpura, en kiu nun sendube sidus iu aĉa provincestro kaj tedadus vin per konfliktoj kun la loka areopago.

         — Jen, kion signifas paroli prudente — respondis la cezaro. — Por poezio kaj arto oni rajtas ke devas oferi ĉion. Feliĉaj la aĥajanoj, kiuj havigis al Homero la temon por Iliado, kaj feliĉa Priamo, kiu rigardis la pereon de l’ patrujo! Kaj mi? mi neniam vidis brulantan urbon.

         Sekvis momento de silento, kiun interrompis Tigellinus.

         — Mi ja diris jam al vi, cezaro — li ekparolis — ordonu, kaj mi bruligos Antiumon. Aŭ, prefere, se vi domaĝas ĉi tiujn ĝardenojn kaj palacojn, mi ordonos bruligi la ŝipojn en Ostio aŭ konstruigos sur la albana ĉemontaĵo lignan urbon, en kiun vi mem ĵetos flamon. Ĉu vi volas?

         Sed Nero ĵetis al li rigardon plenan de malestimo.

         — Mi ĝuu la vidon de brulantaj lignaj budoj? Via intelekto tute malriĉiĝis, Tigellinus! Kaj mi vidas, krome, ke vi ne tre alte taksas mian talenton kaj mian Troica, se vi opinias, ke iu alia ofero estus por ĝi tro granda.

         Tigellinus konfuziĝis, kaj Nero aldonis post momento, kvazaŭ volante ŝanĝi la temon:

         — La somero venas... Ho, kiel malbonodoras nun certe tiu Romo!... Tamen por la someraj cirkludoj oni devos tien reveni.

         Subite Tigellinus diris:

         — Kiam vi forigos la aŭgustanojn, cezaro, permesu al mi resti momente kun vi...

         Horon poste Vinicius, revenante kun Petronius el la cezara palaco, parolis:

         — Mi havis kaŭze de vi momenton de teruro. Mi kredis, ke vi, ebrie, pereigis vin nerevokeble. Memoru, ke vi ludas per morto.

         — Ĝi estas mia areno — respondis senzorge Petronius — kaj amuzas min, ke mi estas sur ĝi la plej bona el la gladiatoroj. Vidu, kiel finiĝis la afero. Mia influo kreskis ankoraŭ de tiu ĉi vespero. Li sendos al mi sian versaĵon en skatolo, kiu — ĉu vi volas veti? — estos treege riĉa kaj en treege malbona gusto. Mi ordonos al mia kuracisto tenadi en ĝi laksigilojn. Mi tion faris ankaŭ tial, ke Tigellinus, vidante, kiel sukcesas tiaj aferoj, volos min sendube imiti, kaj mi imagas, kio okazos, se li ĝuigos al la cezaro spritaĵon. Ĝi estos, kvazaŭ pirenea urso volus danci sur ŝnuro. Mi ridos, kiel Demokrito. Se mi nepre volus, mi povus eble pereigi Tigellinuson kaj iĝi lialoke prefekto de la pretorianoj. Tiam mi havus en la manoj Ahenobarbuson mem. Sed mi estas tro maldiligenta. Mi jam preferas tian ielan vivon, kian mi vivas, kaj eĉ la versaĵojn de la cezaro.

         — Kia lerteco, kiu eĉ el mallaŭdo scias fari flaton! Sed ĉu efektive la versaĵo estis tiel malbona? Mi tiujn aferojn ne komprenas.

         — Ĝi ne estas malpli bona, ol aliaj. Lucanus havas en unu fingro pli da talento, sed ankaŭ la Kuprobarba havas ion. Li havas antaŭ ĉio senliman plaĉon je poezio kaj muziko. Post du tagoj ni devas esti ĉe li kaj aŭskulti muzikon por la himno al Afrodito, kiun li hodiaŭ aŭ morgaŭ finos. Ni estos en malgranda rondo. Nur mi, vi, Tulius Senecio kaj la juna Nerva. Kaj koncerne la versaĵojn, kion mi diris al vi, ke mi ilin uzadas post festeno, kiel Vitelius fenikopteran plumon, ĝi estas malvero!... Iafoje ili eĉ estas elokventaj. La vortoj de Hekubo estas kortuŝaj... Ŝi plendas la dolorojn de akuŝo, kaj Nero sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson... Iafoje mi lin kompatas. Je Polukso! Kia stranga miksaĵo de la ecoj! Ankaŭ Caligula havis mankon en la kapo, sed tia strangulaĉo li ne estis.

         — Kiu scias antaŭvidi, kion povas atingi la frenezo de Ahenobarbus? — diris Vinicius.

         — Neniu, absolute. Povus ankoraŭ okazi tiaj aferoj, ke dum jarcentoj ĉe la nura penso pri ili la haroj hirtiĝados sur homaj kapoj. Sed tio ĝuste estas interesa, malordinara, kaj kvankam ofte mi enuas, kiel Amona Jovo en la dezerto, mi pensas, ke kun alia cezaro mi enuus ankoraŭ pli ege. Via Paŭlo la judeano estas elokventa, tion ĉi mi pri li konfesas, kaj se similaj al li homoj proklamados tiun instruon, niaj dioj gardu sin serioze, ke ili iam ne iru en malnovaĵejon. Vere, ke se ekzemple la cezaro estus kristano, ni ĉiuj sentus nin pli sekuraj. Sed — vidu — via profeto el Tarso, koncernigante siajn argumentojn al mi, ne pensis, ke tiu ĉi necerteco prezentas por mi la ĉarmon de la vivo. Kiu ne ludas kubojn, ne malgajnas sian havaĵon, tamen homoj ludas kubojn. Estas en tio ia plezurego kaj ia forgeso. Mi konas filojn de kavaliroj kaj senatanoj, kiuj propravole iĝis gladiatoroj. Vi diras, ke mi ludas per la vivo, kaj tiel estas, sed mi faras tion, ĉar ĝi min amuzas, kaj viaj kristanaj virtoj enuigus min, same kiel la traktaĵoj de Seneca, en unu tago. Tial la elekventeco de Paŭlo restis senefika. Li devus kompreni, ke tiaj homoj, kiel mi, neniam akceptos tiun instruon. Vi — estas io alia! Kun via naturo vi povis aŭ ekmalami la nomon de kristano, kiel peston, aŭ iĝi kristano. Mi konfesas ilin pravaj, oscedante. Ni frenezas, kuras al abismo, io nekonata venas al ni el la estonteco, io krakas sub ni, io mortas apude — mi konsentas! Sed ni scios morti, kaj dume ni ne deziras ŝarĝi la vivon kaj servi al la morto, antaŭ ol ĝi nin prenos. Vivo ekzistas por si mem, ne por morto.

         — Mi tamen vin bedaŭras, Petrontius.

         — Ne bedaŭru min pli, ol mi min mem bedaŭras. Antaŭe vi ne sentis vin inter ni malbone, kaj, militante en Armenujo, vi sopiris Romon.

         — Ankaŭ nun mi sopiras Romon.

         — Jes! ĉar vi ekamis kristanan vestpastrinon, kiu loĝas en Transtibro. Nek mi ĝin miras, nek mi ĝin riproĉas al vi. Mi miras pli multe, ke malgraŭ tiu instruo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas maro de feliĉo, kaj malgraŭ tiu amo, kiu estas baldaŭ kronoto, malĝojo ne malaperas de via vizaĝo. Pomponia Graecina estas ĉiam malgaja, kaj vi, de la tempo, kiam vi iĝis kristano, ĉesis rideti. Ne penu min konvinki, ke ĝi estas gaja instruo. El Romo vi revenis eĉ pli malgaja, ol antaŭe. Se tia estas via kristana amo, je la helaj bukloj de Bakho! mi ne sekvos vian ekzemplon.

         — Ĝi estas alia afero — respondis Vinicius — mi ĵuras al vi ne je la bukloj de Bakho, sed je la animo de mia patro, ke neniam en la antaŭa tempo mi eĉ antaŭgustumis tian feliĉon, kian mi spiras hodiaŭ. Sed mi sopiras senlime kaj — ĝi estas pli stranga — kiam mi estas for de Ligia, ŝajnas al mi, ke super ŝi pezas ia danĝero. Mi ne scias, kia ĝi estas, nek el kie ĝi povus veni, sed mi ĝin antaŭsentas, kiel oni antaŭsentas fulmotondron.

         — Mi promesas dum du tagoj havigi por vi permeson forlasi Antiumon por tiel longe, kiel vi volos. Poppaea estas iel pli trankvila kaj, kiom mi scias, nenio minacas de ŝi al vi, nek al Ligia.

         — Eĉ hodiaŭ ŝi min demandis, kion mi faris en Romo, kvankam mia forveturo estis sekreto.

         — Povas esti, ke ŝi ordonis vin spioni. Nun tamen ŝi ankaŭ devas konsideri mian influon.

         Vinicius haltis kaj diris:

         — Paŭlo diras, ke Dio iafoje avertas, sed ne permesas kredi aŭgurojn, do mi kontraŭstaras al tiu ĉi kredo, sed mi ne povas ĝin venki. Mi rakontos al vi, kio okazis, por deĵeti la ŝarĝon de la koro. Mi sidis kun Ligia, unu apud la alia, en nokto tiel serena, kiel la hodiaŭa, kaj ni planis nian estontan vivon. Mi ne scias diri al vi, kiel feliĉaj kaj trankvilaj ni estis. Subite leonoj komencis muĝi. Ĝi estas en Romo ordinara afero, tamen de tiu momento mi ne havas trankvilon. Ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo... Vi scias, ke teruro ne kaptas min facile, sed tiam okazis io, ke teruro plenigis la tutan mallumon de la nokto. Ĝi venis tiel strange kaj tiel neatendite, ke nun mi havas senĉese en la oreloj tiujn sonojn kaj senĉesan maltrankvilon en la koro, kvazaŭ Ligia bezonus mian defendon de io terura... eble ĝuste de tiuj leonoj. Kaj mi vivas en turmento. Havigu por mi permeson forveturi, ĉar alie mi forveturos senpermese. Mi ne povas sidi ĉi tie, mi ripetas, ke mi ne povas!

         Petronius komencis ridi.

         — Tion ni ankoraŭ ne atingis — li diris — ke filoj de konsuloj aŭ iliaj edzinoj estu transdonitaj al leonoj sur arenoj. Povas vin renkonti ĉia alia morto, sed ne tia. Kiu scias cetere, ĉu tio estis leonoj, ĉar la germanaj uroj muĝas tute ne malpli forte, ol ili. Koncerne min, mi mokas aŭgurojn kaj la sorton. Hieraŭ la nokto estis varma kaj mi vidis stelojn falantajn, kiel pluvo. Al tiu kaj ia malagrablan senton kaŭzus tia vidaĵo, sed mi ekpensis: se estas inter ili ankaŭ mia stelo, ne mankos al mi almenaŭ societo!...

         Poste li eksilentis por momento, kaj iom pensinte, diris:

         — Cetere, vidu, se via Kristo leviĝis el mortintoj, Li povas ankaŭ vin gardi de la morto.

         — Li povas — respondis Vinicius, rigardante la stelplenan ĉielon.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1