Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXXIX

URSUS ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligan kanton, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Viniciuson, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Linus blankis, kiel du statuoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.

         — Ĉu nenio malbona povas vin trafi, Marcus, pro tio, ke vi forlasis Antiumon sen la scio de la cezaro? — demandis Ligia.

         — Ne, mia kara — respondis Vinicius. — La cezaro anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpnos kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la cezaro, se mi estas apud vi kaj rigardas vin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super vi; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Antiumo Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu cezara kuriero. Kaj pli longe mi jam ne povis vivi sen vi. Mi amas vin tro multe, mia kara, mia plej kara!

         — Mi sciis, ke vi venos. Dufoje Ursus iris laŭ mia peto al Carinae kaj demandis pri vi en via domo. Linus ridis min, kaj Ursus ankaŭ.

         Efektive oni vidis, ke ŝi atendis lin, ĉar anstataŭ la ĉiutaga malhela vesto ŝi surhavis molan, blankan stola, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis, kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝian harojn.

         Vinicius alpremis la buŝon al ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.

         La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.

         — Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo — diris Vinicius per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial vi kaj Pomponia Graecina estas tiel serenaj... Jes!... Tion ĉi donas Kristo...

         Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:

         — Mia kara Marcus...

         Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, la sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigis ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicius, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:

         — Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje Lian nomon.

         Kaj ŝi respondis mallaŭte:

         — Mi amas vin, Marcus.

         Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.

         Post momento Vinicius komencis paroli:

         — Mi scias... Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis viajn karajn manojn, mi legis en viaj okuloj la demandojn, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun vi konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu vi scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: „Mi vin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi, por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu vin Petro, kiu la unua etendis super vi la manojn kaj la unua vin benis”. Kaj mi volis ankaŭ, ke vi, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je Lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion ĉi diras Petro, kiu estis Lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu Li sin di-konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke Li estis Dio, se Li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis Lin en la urbo, kaj ĉe la lago, kaj sur la monto, kaj vidis Lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu ĉi, kiu diras: „Mi vidis!” Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi vin rabas de mi. Mi kredis, ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ĝin ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo, amo, ne malamo, bono, ne krimo, fideleco, ne malfideleco, kompatemo, ne venĝo? Ĉu estas homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj ĉi tion ja proklamas via instruo. Aliaj instruoj ankaŭ deziras justecon, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel via koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel via koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senecan, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas estis virta. Jen tial, ĉar bono kaj amo fluas el Kristo, kaj tial, por, kiam la morto fermos miajn okulojn, retrovi la vivon, retrovi la feliĉon, retrovi min mem kaj vin, mia plej kara... Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon, ol malbono? Mi pensis, ke tiu ĉi instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, se mi eĉ prenus vin perforte kaj havus en mia domo. Vi diris al mi antaŭ momento: „Mi amas vin”, kaj tiujn ĉi vortojn mi ne eligus el vi per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?

         Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.

         — Jes, Marcus! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.

         Kaj en tiu ĉi momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ iu alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, por kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke kio ajn povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicius sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel, ke la tuta universo ŝajnis al li plena de tiu ĉi sola amo.

         Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:

         — Vi estos la fiero de mia animo kaj vi estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povis imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu vi scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al ĉi tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronius, kaj ĉu vi scias kion Petronius diris fine? „Ĝi ne estas por mi”, sed nenion pli li sciis respondi.

         — Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo — diris Ligia.

         — Ĝi estis ĉe mi, vespere, Petronius komencis paroli facilmaniere kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: „Kiel vi povas, saĝa Petronius, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se vi ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis Lin, kaj mi ankaŭ Lin vidis envoje al Damasko. Unue do via saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj poste nur ĝi neu niajn atestojn”. Sed Petronius respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li parolis, alia afero estas malkovri iun novan, alilandan Dion, kaj alia — akcepti Lian instruon. „Mi volas — li diris— scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge”. Tiam Paŭlo respondis jene: „Vi malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar vi timas la zorgojn de la vivo, sed pensu, Petronius, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek vi, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la cezaro konfesus tiun ĉi instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu via feliĉo ne estus pli sekura? Vi timas pri viaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Vi estas kontenta de via sorto, ĉar vi estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same vi povus estis malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento vi devenas, kaj tiam, vere, estus al vi pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn oni nomas alumni. Vi ankaŭ, sinjoro, povus esti tia alumnus. Sed se viaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, ĝi ne povus al vi okazi. Se vi, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, vi preferus, ke ŝi restu al vi fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom estas da senhonteco, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas univira. Sed mi diras al vi, ke tiuj virinoj, kiuj havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Vi estas riĉa, sed vi ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos vin forlasi la riĉaĵojn; vi estas juna, sed morgaŭ eble vi devos morti. Vi amas, sed perfido embuskas kontraŭ vi; vi ŝatas palacojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ vi povas estis ekzilita en la solejojn de Pandatario; vi havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povas elverŝi vian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo. Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn, al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kampatemo, fini ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do vi povas, Petronius, diri, ke tiu ĉi instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se vi mem estus centfoje pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.”

         — Tiel parolis Paŭlo, ho Ligia, kaj tiam Petronius diris: „Ĝi ne estas por mi”, kaj, ŝajnigante sin dormema, li eliris, dirante ankoraŭ ĉe la eliro: „Mi preferas mian Eunicen, ol vian instruon, judeano, sed mi ne volus batali kontraŭ vi de sur tribuno”. Mi tamen aŭskultis liajn vortojn per la tuta animo, kaj kiam li parolis pri niaj virinoj, mi gloris tutkore tiun ĉi instruon, el kiu vi elkreskis, kiel printempe elkreskas lilioj el fruktodona tero. Kaj mi pensis tiam: jen Poppaea forlasis du edzojn por Nero, jen Calvia Crispinilla jen Nigidia, jen preskaŭ ĉiuj, kiujn mi konas, krom la sola Pomponia, malfideliĝas el la geedza ligo kaj al siaj ĵuroj, nur ŝi sola, nur ŝi, mia elektita, ne forlasos min, ne trompos, ne surŝutos per cindro la hejmen fajron, eĉ se forlasus kaj trompus min ĉio, al kio mi konfidis. Do mi parolis al vi en la animo: per kio mi repagos al vi, se ne per amo kaj adoro? Ĉu vi sentis, ke mi tie, en Antiumo, turnadis min al vi kaj interparolis kun vi senĉese, senrompe, kvazaŭ vi estas apude? Centfoje pli mi vin amas pro tio, ke vi forkuris de mi el la domo de la cezaro. Mi ankaŭ ne volas lin plu. Mi ne volas liajn voluptojn kaj muzikon, nur vin solan. Diru unu vorton, kaj ni forlasos Romon, por ekloĝi for, malproksime.

         Ligia, ne deturnante la kapon de lia ŝultro, levis la okulojn, kvazaŭ penseme, al la arĝente brilantaj pintoj de la cipresoj kaj respondis:

         — Bone, Marcus. Vi skribis al mi pri Sicilio, kie ankaŭ Aulusoj volas pasigi la jarojn de sia maljuneco...

         Kaj Vinicius interrompis kun ĝojo:

         — Jes, mia kara! Mia posedaĵo najbaras kun ilia. Mirinda estas tiu bordlando, kie la klimato estas ankoraŭ pli dolĉa, la noktoj ankoraŭ pli serenaj, ol la romaj, aromaj kaj lumaj... Tie vivo kaj feliĉo estas preskaŭ la samo.

         Poste li komencis revi pri la estonteco.

         — Tie oni povas forgesi ĉiajn zorgojn. En boskoj, en olivarboj ni promendados kaj ripozados en la ombro. Ho Ligia! kia mirinda vivo — ami, ĝui trankvilon, kune rigardi la maron, kune rigardi la ĉielon, kune glori la dolĉan Dion, fari ĉirkaŭe bonon kaj justecon en paco.

         Ambaŭ eksilentis, rigardante la estontecon; li nur karespremis ŝin al si ĉiam pli forte, ĉe kio en la lunbrilo flagris sur lia mano kavalira ringo. En la kvartalo, okupata de malriĉa, laborista loĝantaro, ĉiuj jam dormis kaj nenia brueto konfuzis la silenton.

         — Ĉu vi permesos al mi vidadi Pomponian? — demandis Ligia.

         — Jes, mia kara. Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili. Ĉu vi volas, ke ni kunprenu Petron la apostolon? Li estas laca de l’ aĝo kaj laboro. Paŭlo ankaŭ nin vizitados, li konvertos Auluson Plautiuson, kaj kiel soldatoj fondas koloniojn en malproksimaj landoj,tiel ni fondos kristanan kolonion.

         Ligia levis la manon kaj, preninte la manon de Vinicius, volis alpremi al ĝi la buŝon, sed li parolis flustre, kvazaŭ li timus alarmi la feliĉon:

         — Ne, Ligia! ne! mi vin amegas kaj adoras, vi donu al mi la manojn.

         — Mi amas vin.

         Sed li alpremis jam la buŝon al ŝiaj manoj, blankaj, kiel jasmeno, kaj dum momento ili aŭdis nur la batadon de la propraj koroj. En la aero ne estis eĉ plej eta blovo kaj la cipresoj staris tiel senmove, kvazaŭ ili ankaŭ retenus la spiron en la brustoj...

         Subite la silento interrompis tondro neatendita, profunda kaj kvazaŭ venanta el sub la tero. Tremo trakuris la korpon de Ligia, kaj Vinicius, leviĝinte, diris:

         — Leonoj muĝas en la bestejoj...

         Kaj ambaŭ komencis aŭskulti. Dume al la unua muĝo respondis dua, tria, deka, el ĉiuj flankoj kaj kvartaloj. En la urbo estis iafoje kelkaj miloj da leonoj, lokitaj ĉe diversaj arenoj, kaj kelkfoje nokte, proksimiĝante al la kradegoj kaj apogante sur ili siajn grandegajn kapojn, ili voĉis tiamaniere sian sopiron al libereco kaj dezerto. Tiel ili komencis sopiri ankaŭ ĉi-foje, kaj transdonante la tonon unu al alia en la nokta silento, plenigis la urbon per muĝado. Estis en tio io neesprimeble minaca kaj malserena, tial Ligia, al kiu tiuj ĉi voĉoj konfuzis la lumajn viziojn de la estonteco, aŭskultis ilin kun koro premita de ia stranga teruro kaj malĝojo.

         Sed Vinicius ĉirkaŭbrakis ŝin kaj diris:

         — Ne timu, mia kara. La cirkludoj proksimiĝas, do ĉiuj bestejoj estas plenegaj.

         Poste ili ambaŭ eniris la domon de Linus, akompanantoj de ĉiam pli potenca tondro de la leonaj muĝoj.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1