Novaĵoj


11-a de marto 2004

Inaŭgurita en Tenerife la 4-a okazigo de interdisciplina kurso Scienco kaj pseŭdoscienco: realaĵoj kaj mitoj


Hodiaŭ vespere, estis inaŭgurita en la fakultato de psikologio de la Universitato de La Laguna (Tenerife, Kanariaj Insuloj), la 4-a okazigo de la kurso 'Scienco kaj pseŭdoscienco: realaĵoj kaj mitoj.
    Tiu ĉi kurso, aranĝita de skeptika grupo de profesoroj kaj studentoj de tiu ĉi universitato, membroj de la grupo Esceptican  [esceptikan] (Kanariaj skeptikistoj), konsistas el aro de prelegoj fare de diversaj fakuloj pri tiom variaj temoj kiel kio estas la scienca metodo, scienco kaj socio... Ĝi dividiĝas en du modulojn: la unua, "Ĝenerala Rigardo al la Nuntempa Scienco", temas ĉefe pri sciencaj temoj, historio de la scienco, klonado, klimat-ŝanĝiĝo, Mars-esplorado... dum la alia, "Individuo, Socio kaj la pseŭdosciencoj" pli centriĝas en la diversaj pseŭdosciencoj, rigardataj el kritikema vidpunkto: astrologio, nifologio, paranormalaj fenomenoj, ktp.
    La 4-an sinsekvan jaron okazas tiu ĉi kurso kun plena sukceso, altirante konsiderindan nombron da partoprenantoj, ĉefe inter la studentaro de la universitato, des pli ĉar ĝi havas akademian valoron por karieroj kiel libervole elekteblaj kreditoj.
    La prelegantoj estas elstaraj esploristoj, profesoroj kaj scienc-disvastigantoj, kaj de la universitato, kaj de aliaj institucioj lokalaj kaj naciaj, kiel la Astrofizika Instituto de Kanarioj, la Planetario de Pamplono, la Muzeo de Artoj kaj Sciencoj de Valencio kaj aliaj hispanaj universitatoj.
    La inaŭgura sesio konsistis el du prelegoj: "Kial 'Scienco'n oni skribas majuskle", fare de Dr-ino Inés Rodríguez Hidalgo [Ines Rodriges Idalgo], profesorino de la Departamento de Astrofiziko de la Universitato de La Laguna kaj esploristino ĉe Astrofizika Instituto de Kanarioj, kaj "Rigardo al la Scienca Revolucio",fare de Dr-o José María Riol Cimas[Ĥose Maria
Riol Simas] profesoro de la Biomolekula kaj Biokemia Departamento de la Universitato de La Laguna.
    Tiu ĉi kurso daŭros ĝis la venonta 4-a de majo.
    Jen ligo al la ttt-ejo de la kurso (en la hispana) http://webpages.ull.es/users/esceptic/ 

Informis Antonio M. Sánchez, Kanariaj Insuloj (Hispanio







Reen al 'Enhavo'

1 1 1 1 1 1 1 1 1
Hosted by www.Geocities.ws

1