Enkonduko
Kiel
parolantaro de vivanta lingvo, la, oni diru, 'esperantofonio' enhavas
ĉion, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉion kion enhavas kiu ajn kulturo. Tiel, same
en esperanto kiel en kiu ajn alia lingvo, ekzistas libroj,
radioprogramoj, ttt-ejoj, gazetaro, muziko... Kiel en ĉiu vivanta
lingvo, la temoj kaj kvalito de la verkoj estas tre variaj, kaj la
aferoj kiujn oni povas fari per tiu lingvo estas tre diversaj.
Kiel en aliaj
kulturaj kuntekstoj, en esperanto
ekzistas publikaĵoj kies kultura valoro estas dubinda, kaj en la
esperanta mondo, organizaĵoj kiuj disvastigas ideojn kiuj limas en la
frenezeco kaj la sencenco. Tiel oni povas trovi publikaĵojn pri
spiritismo, nifologio, astrologio, akupunkturo... kaj organizaĵojn kiuj
apogas kaj defendas tiujn kaj aliajn pseŭdosciencojn.
En aliaj kulturoj tamen, ekzistas ankaŭ kontraŭuloj aŭ nekonsentantoj kun
tiaj ideoj; organizaĵoj aŭ grupoj kiuj kritikas ilin kaj defendas alian
vidpunkton rilate ilin, kiuj klarigas per argumentoj la falsecon aŭ
neveron de certaj asertoj. Tiu movado kiu disvastigas la nomatan
'kritikeman pensmanieron' kaj la racion, nomiĝas 'skeptika movado'.
Ĝi fakte ne rekte rilatas kun ateismo, ĉiukaze kun
laikismo; ĝi ne rilatas rekte kun scienco aŭ scienca
disvastigado, kvankam la esenco de skeptikismo kuŝas en la scienca
metodo kaj skeptikistoj celas al pli bona disvastigado de la sciencaj
konoj ĉar multaj pseŭdosciencoj profitas la ignorantecon pri tiuj temoj
por disvastigi siajn doktrinojn, kiuj rekte malkongruas kun la nuntempa
scio pri la naturo kiun scienco donas, kun bonaj praktikaj rezultatoj,
ni aldonu. Ni klarigu ankaŭ ke ne ĉiuj sciencistoj estas skeptikistoj,
kaj ne ĉiuj skeptikistoj estas sciencistoj, almenaŭ profesie, kvankam
posedas ĝeneralan sciencan kulturon dezirinda en la cetera loĝantaro.
Kiel sciate en esperanto ekzistas bonaj
publikaĵoj pri scienco, ankaŭ asocioj de sciencistoj kaj institucioj
kiel la Internacia Akademio de la Sciencoj, de San Marino, sed ne
ekzistas specife skeptika movado. Pro tio naskiĝas la ideo pri tiu ĉi
ttt-paĝo.
Male ol multaj kredas, skeptikismo ne temas pri
sistematika nekredemo. Ĝi temas pri ne-apriora akcepto de aserto sen
solidaj pruvoj apogantaj tiun aserton. Ekzemple, oni ne neas la
ekziston de la eksterteruloj, nek neas la eblecon ke ili eĉ povas
troviĝi inter ni... Sed oni demandas: ĉu ili vere estas inter ni? kaj petas al
tiuj kiuj tion asertas, alporti pruvojn pri tiu eksterordinara aserto.
Ĝis nun neniu pruvo estas konkluda, kaj la plimulto el la nifoj
observitaj povas esti klarigitaj kiel ordinaraj fenomenoj.
Tiu ĉi paĝo celas montri al la
esperanto-komunumo novan aŭ diferentan vidpunkton pri tiaj aferoj
nomataj 'paranormalaj' kaj montri al ĝi ke ne temas pri ĉu kredi aŭ ne
kredi, sed pri ĉu ekxistas pruvoj aŭ ne, ĉu aserto kongruas kun la
sufiĉe pruvitaj sciencaj konoj aŭ ne... Definitive, ĉu pensi aŭ ne. Kiel diris la
filozofo David Hume [Dejvid Hjum], kaj poste popularigis la astronomo
Carl
Sagan [Karl Sagan]: eksterordinaraj asertoj postulas eksterordinarajn
pruvojn. Jen la esenco de skeptikismo.
Antonio M. Sánchez Pérez
Kunordiganto