Esperanto sub 
la 
ombro de 
Everesto
 

La 4a Internacia 
Himalaja 
Renkontiĝo

26a de februaro
-
8a de marto 2002
Nepalo

Raporto

De la 26a de februaro ĝis la 7a de marto la Nepala Esperanto-Asocio okazigis sian kvaran Internacian Himalajan Renkontiĝon.  Tiaj programoj, en ĉiu dua jaro, estas planitaj por doni impulson al la E-movado en Nepalo, kaj samtempe konigi la landon al alilandaj esperantistoj.

Nepalo travivas periodon de politika maltrankvilo, la unuan deklaritan esceptostaton sub ĝia nova konstitucio.  Sed ĝenerale turistoj ĝis nun ne estas ĝenataj, kaj oni do decidis antaŭeniri laŭ plano.  Ĉi-jare esperantistoj el Belgio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono kuniĝis kun siaj gastoj por sukcesigi la aranĝon.

La programa komenciĝis per rondiroj dom du tagoj en Katmandu-valo kaj kvintaga piedvagado en la regiono de Everesto.  Pro la vetero la granda monto ne estis videbla, sed en aliaj tagoj oni ĝuis belegajn vidojn de pli malaltaj pintoj.  Revenante, oni deciĉis kelkajn horojn de unu posttagmezo al la kolektado de malpuraĵoj laŭlonge de la vojo.

En la 7a de marto okazis fina programo kaj internacia vespero, en kiu kvardek personoj partoprenis.  Impresoj, kantoj, poemoj, skeĉoj kaj opinioj estis prezentitaj.  NEspA jam antaŭe esprimis la deziron okazigi la azian kongreson en 2004, kaj la prezidanto de KEAM, S-ro Hori Yasuo, kiu partoprenis la IHR-n opiniis ke ĝi devus esti kapabla fari tion se ĝi plu tiel aktive laboras kiel ĝis nun.  Ĉu eble ĝis tiam Everesto revidebliĝos?

FOTOJ

cxefpagxo

1
Hosted by www.Geocities.ws

1