Manŭel Rovere

Ruĝajn rozojn por vi (Audio)

Pro amo oni ne mortas,
sed ŝajnas al mi kvazaŭ mi nun mortus pro vi
Post kiam mi vin lasis,
ne eĉ momento pasis - sen pripento en mi.

Laŭ ĉiu ebla vojo mi povus nur reveni
por diri, ke neniam
mi lasos vin plu sola,
kun vi restos por ĉiam.

$
Eble, en amo, la rozojn oni ne uzas plu
tamen ĉi floroj kapablos paroli por mi.

Ruĝajn rozojn por vi portis mi ĉivespere
Scias ja via koro, ke mi amas nur vin (fine)

Pro amo oni ne mortas
sed kiu vivas sola ĝojojn ne konas plu
Kun la lasta espero
mi portis ĉivespere - ruĝajn rozojn por vi.

La vojo de l' reveno rezultas malfacila,
signita per sufer'
ĉar pulsas mia koro
nur por vi kun sincer'.

dal $egno al fine

Hansis Schlagerseiten