Viaj kisoj min fajrigas, dezir' mia freneziĝas
kaj mi scias, ke vi same sentas fajron* en la kor'
Donu, amatino kara, amon vian, ne estu avara!
Nun kuŝiĝu en brakoj miaj, sub la lunbrila** kares'
Steloj mil, al posteuloj, rakontados la fabelon
pri ĉi amo, poreterne: vi kaj mi, feliĉa par'.
Ĉu bonvolas vi rezigni reziston vian al mi?
Por ĉiam estu mia, por ĉiam, por ĉiam!
Do, bonvolu vi rezigni reziston vian al mi
Por ĉiam estu mia, por ĉiam, por ĉiam!
*Verballhurnungzamenhofung des englischen Wortes "fire".
**mondscheinig (Adjektiv zum Substantiv "kareso"***)!
***Einmal mehr fällt auf, daß Esperantisten die von Ludwig Zamenhof erdachten einheitlichen Vokal-Endungen gerne weglassen (hier durch einen Apostroph gekennzeichnet), um das Versmaß zu wahren, und damit die ursprüngliche Idee ad absurdum führen.