Manŭel Rovere

Pensu pri mi (Audio)

Se neniu volas kredi, ke mi amas vin,
estas nur ĉar mi neniam enamiĝis
Mi mem surpriziĝas, kiam mi konstatas,
ke vere tre profunde mi ŝanĝiĝis.

Celo mia, estas nur apud vi resti
kaj mi devas miajn emojn moderigi,
dum momentoj, kiam mia granda sento
min igas ĵaluza pri l' viroj ĉirkaŭ vi.

Pensu pri mi, senhezite kaj intense,
jen perkorpe, jen permense, kvazaŭ estus mi kun vi
Rigardu min, per okuloj viaj belaj,
foje trompaj, amoŝtelaj, same mi ŝategas vin.

Amu min, forte kiel amantino,
kiu, ĝis la vivofino, tute oferdonas sin.
Kisu min, kisu mian tutan haŭton!
Ĉar eblas tuŝi l' ĉielon, dirinte nur simple "jes"!

Hansis Schlagerseiten