Manŭel Rovere

Mi estas kredanto (Audio)

Kredis mi, ke amo estas nur fabel',
neatingebla revo, kiel stel',
afero iom stulta, malfidinda vort'
Ĉu ŝanĝiĝos iam mia sort'?

Serĉis mi en preskaŭ ĉiu mondopart'*
Enketis eĉ per divenista kart'
Fariĝis mi skeptika, certa pli kaj pli,
ke neniam trovos amon mi.

Sed nun mi vidas vin, vian vizaĝon,
ricevas mia kor' tre belan mesaĝon
Mi amas vin, fariĝas kredanto,
kredanto je la amo.

Kredis mi, ke amo estas altruism',
sed vidas mi, ke regas l'egoism'
Ĉar mi donacis multon, sed mankis la eblec'
por trovi iom da reciprokec'.

Kredis mi, ke amo estas fantazi',
ekzistas por aliaj, ne por mi
La amo, tiu vera, ne troviĝas plu,
ĝis ĉi tiu kun vi rendevu'.

Kaj, se rigardas mi vian vizaĝon,
leviĝas tuj la sun' en mia ĉiel'
Mi amas vin: mi estas kredanto,
kredanto je la amo.


*Das ist zwar eine sehr originelle Übersetzung von "Erdteil" ins Pseudolateinische; aber es gibt doch schon einen Ausdruck, der sich in fast allen Weltsprachen - nicht nur in den romanischen - durchgesetzt hat, nämlich "continent"; und "kontinento" wäre auch nicht länger oder umständlicher gewesen als "mondoparto". Da hat sich Zamenhof mal wieder nicht mit Ruhm bekleckert...
Und überhaupt ist dieser Text einmal mehr der Beweis, daß seine schönen Einheitsendungen je nach Wortart selbst von eingefleischten Esperantisten wie M.R. nicht angenommen wurden: Es gibt mehr Zeilen, an deren Ende sie weggelassen werden - 12 von 20 - als solche, wo sie stehen bleiben! (Außerdem werden mitten im Text noch das Herz und die Sonne verstümmelt ;-)

Hansis Schlagerseiten