Manŭel Rovere &
Tatjana Sacharowa

Mi dankas vin (Audio)

Mi dankas vin, ĉar vi ĉeestis
ankaŭ pli frue ol fariĝi mia,
kaj ĉar vi volas viron amikan
ne nur la ŝildon por ŝirmi vin.

Dankon al vi ĉar vi laŭiras
ŝtonplenan vojon samkiel la mia
Dankon al vi, ĉar se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian.

Kune kun vi mi trovis la celon,
naivajn fabelojn nun ne serĉas plu
Mi dankas vin, ĉar nun mi konscias,
ke mi povas flugi helpe de vi.

Mi trovas lumon en viaj okuloj,
per ili pli klare ĉion nun vidas mi
Mi dankas vin, ĉar se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian.

Kun vi plibelas la tuta mondo, 
mi timas nenion se mi estas kun vi
Dankon al vi, ni ne estas plu solaj,
akompanas min, amo.

Mi dankas vin, ĉar alfronti la vivon
ne donas plu timon flanke de vi
Dankon al vi, ĉar se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian,
etendas mi manon kaj mi trovas vin.

Hansis Schlagerseiten