Manŭel Rovere
La knabo de strato Gluck (Aŭdio)
Jen la rakonto pri unu el ni,
same naskita en Strato Gluck,
en domo malriĉa, ekster la urbo
Trankvilaj homoj, tre laboremaj.
Tiam herbejo estis tie, sed estas urb' nun;
kaj tiu domo tra l' verdaĵ' nun jam perdiĝis tra l' fum'.
Tiu ĉi knabo de Strato Gluck
kutimis ludamuziĝi kun mi,
sed, iun tagon, al mi diris plore:
“Mi devas foriri, translokiĝi en urbon”.
Mi lin demandis “Ĉu vi ne ĝojas?
Fine vi povos enurbe loĝi.
Tie vi trovos ĉion, kion vi ne havas tie ĉi;
vi povos lavi vin endome, ne surkorte, sen plu malvarmiĝi”.
“Kara”, li diris “Ĉi tie mi naskiĝis,
kaj en ĉi domo mi lasas la koron.
Certe vi devus facile kompreni,
ke estas bonŝanco, ke daŭri vi povos
ludi nudpiede sur la herbejoj,
dum en l’urbocentro mi enspiros cementon”.
Sed venos tago, kiam tien ĉi revenos mi
L'amikan trajnon mi reaŭdos, alvene, fajfadi.
La tempo pasas, ok longaj jaroj,
dum tiu knabo fariĝas riĉulo.
Li ne forgesas la malnovan domon,
li havas monon por ĝin aĉeti.
Sed, ĉe l’ reveno, li jam plu ne trovas
tiamajn geamikojn, nur gudron, betonon.
Tiam herbejo estis tie, sed estas urb' nun;
kaj tiu domo tra l' verdaĵ', nun jam, perdiĝis |: tra l' fum' :|
Mi ne komprenas kial oni daŭrigas
konstrui turdomojn, aŭtoŝoseojn
kaj herbon ne lasas, detruas herbejojn
kaj arbarojn. Ne... ne... ne!
Se ne venos ŝanĝo, kiu scias, kia estos la fino,
la malbona fino, kiun ni faros...?
Nur gudro, betono kaj fumo de aŭtomobiloj,
kamentuboj, petrolo, kemiaĵoj,
venenoj... polucio de la medio... nia medio...!
Ne, ne... ne! Se oni ne ĉesos
malpurigi la teron, ĉielon kaj maron,
kia estos la fino, kiun ni faros… ni faros…?
Hansis Schlagerseiten