Fremdaj en la nokt'
ni, per rigardoj, mienis en la nokt'
laŭ la espero,
ke kunestos ni antaŭ la noktofin'.
En l' okuloj viaj io invita,
la rideto via tiel ekscita
kaj en mia kor’ granda dezir' de vi.
Fremdaj en la nokt',
animoj solaj ni, nur fremdaj en la nokt'
ĝis la moment’ de nia plej frua rigard',
ĉu jam konis ni? Amo estis febla ŝanco
en komplica, varma danco.
Sed, en tiu nokt',
amantoj iĝis ni post unu vid',
enamiĝintoj restos por la viv',
amikoj en la nokt'.