Manŭel Rovere
Ĉu vi solas ĉi nokton? (Audio)
Ĉu vi solas ĉi nokton kaj sopiras al mi
kaj suferas pro nia disiĝ’?
Ĉu memoras vi kiam, en somera suntago,
mi vin kisis kaj vokis vin “amo”?
Eble ŝajnas malplena nun via loĝej’,
vi imagas min vidi en la enirej’.
Se vi volas, ke mi nun revenu al vi,
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
(parlando:)
Mi scivolas, ĉu vi solas ĉi nokton.
Laŭ onidiro, la vivo estas scenejo en kiu ĉiuj
devas plenumi iun rolon kaj nia rolo estis,
ke mi enamiĝu al vi kaj, ke vi estu mia amo.
En la “Akto unu” okazis nia renkontiĝo:
mi amis vin je la unua rigardo
kaj vi ludis vian rolon perfekte,
sen perdi eĉ unu eldiraĵon.
Poste venis la “Akto dua”: mi ne scias kiel,
amo mia, vi komencis ŝanĝiĝi kaj agi strange,
tamen vi ĉiam diris, ke vi amas min,
dum la realo montris, ke vi mensogas.
Kiel ajn, mi preferus daŭrigi
eltenante viajn mensogojn anstataŭ vivi sen vi
Nun la scenejo estas nuda... restas ĉi tie mi sola,
dum nur malpleno ĉirkaŭas min kaj, se vi ne revenos al mi,
oni povas faligi la kurtenon.
(cantando:)
Se vi volas, ke mi nun revenu al vi,
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
Hansis Schlagerseiten