Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur' Ĉio dormas nun tie ĉi |: Kiel ŝatas ja, se vi scius nur, apudmoskvajn vesperojn mi :| Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu, plenas de arĝent' la river' |: Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu en mallaŭto de la vesper' :| Kial, kara, vi kapon klinas pli kaj rigardas nun ruze min?* |: Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi, kio ardas en la anim'?* :| Kaj alvenas jam la matena hor', brilas ruĝa jam lunlini' |: Tenu en memor', tenu en la kor' apudmoskvajn vesperojn ni :|
*Warum steht zu Beginn des Fragesatzes einmal "Ĉu", und einmal nicht? Weil das Fragepronomen "Kial" diesen Zusatz entbehrlich macht. Das unterscheidet es - ähnlich wie das russische "li" - vom indischen "kya" und vom japanischen "ka", die nach jedem Fragesatz stehen müssen.