Nudpiede ŝi paŝadis sur la stratoj,
la mondon rigardante kun defio,
por enkateni virojn apud sin:
min vidis, kvazaŭ ombro sekvis min.
Enkore havis ŝi mevoflugadojn,
surkorpe signojn de akra sufer',
en la okuloj timon pri l' morgaŭo:
naive mi enamiĝis kun sincer'.
Kutimis dormi ŝi ĉe mia flanko,
spirado ŝia fandiĝis kun la mia;
vestaĵoj ŝiaj nun restas en la ŝranko,
ankoraŭ ŝvebas la parfumo ŝia.
(Refreno:)
Animo mia, revenu vian hejmon,
atendos mi ĝis ekĉerpiĝos mia forto
Animo mia, en nia dormoĉambro
la lito restas same kiel vi lasis ĝin.
Mi volus koni nur kie nun ŝi estas,
ĉu trovis amon pli veran ol mi,
ĉu, nokte, ankoraŭ malvarmon sentas,
ĉu frizmanieron eble ŝanĝis ŝi.
Refreno