LUMO EL LUMO
|
Originalo : Splendor Paternæ gloriæ
Verkis (latine) : AMBROZIO (Episkopo de Milano), 4a jc.
Esperantigis : Jacques TUINDER, 1979
Fonto : Ad 009 (= TK 58)
Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi'.
Lumon fontan' de lumo similas:
Tag' prilumanta tagon, Vi.
Ho vera Sun', la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac'.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit' per Sia grac'.
Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin'.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer' Li savu nin.
Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l' serpent',
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor' per bena vent'.
Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura en fid'.
Kredon fervor' flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid'.
Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred'.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
Sobra ebri' de l' Paraklet'.
La nuran tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror'.
Hele la fid' tagmezu survoje;
restu krepusk' el mensoj for.
Eksaltu Sun', leviĝu al brilo;
grimpu la lum' ĝis plena komfort'.
Loĝas en Patro tute la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort'.
Melodio : SLAAT OP DE TROMMELE
Nederlanda Popolkanto
MIDI Ad*