TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SERVO KAJ
RESPONDECO

Vin obeas vento, maro

Originalo : Lord, the wind and sea obey thee

Verkis (angle) : Percy DEARMER
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 243 (= AK 146, Ad 552)

  1. Vin obeas vento, maro,
    suno, luno, kaj stelaro;
    kun humila petegaro
        ankaŭ ni adoras vin.

  2. Benu ĉiun vojaĝanton,
    oceano-transiranton,
    de la hejmo for-migranton —
        gardu ĉiun de ruin'.

  3. Estu ĉiuj postlasitaj
    al ni reunuigitaj;
    pli amindaj, Krist-imitaj
        tiam ili trovu nin.

  4. Sur la vojo nin direktu;
    se ni pekas, nin korektu;
    de malbono nin protektu;
        el danĝero savu nin.

  5. Dum la tuta vivo nia
    sekvu nin la beno Dia;
    kaj per gvida mano via
        ĉiam kondukadu nin.

  6. Dio, ame vin klinante,
    hom-animojn kompatante,
    plipretigu nin konstante
        por ĉielo en la fin'.

Melodio : CHARING
Komponis : S. L. RUSSELL
MIDI EH*

Alternativa Melodio :
QUEM PASTORES LAUDAVERE
Anonima, ĉ. 1450 : MIDI AK*

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1