LAŬDO AL DIO

Vin, glora Dio, laŭdas ni kun ĝoj'

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1975

Fonto: TK 39 (= Ad 579)

Rim.: Ad donas la rekantaĵon nur post la unua
kaj kvara strofoj; mi markis la (laŭ Ad ne
kantendajn rekantaĵojn per duoblaj krampoj :
[[ ... ]] por faciligi ambaŭ manierojn.

  1. Vin, glora Dio, laŭdas ni kun ĝoj',
    Kune vojaĝante sur la pilgrim-voj'!
    Vi en Krist-Jesuo supren vokis nin;
    Marŝas ni al Cion, hejmo de l' anim'.
         Glora, kompata, adorinda Di',
         Jen pro pretaj benoj danka melodi'!

  2. Se dum l' irado velkas energi',
    Helpo staras preta kontraŭ apati';
    Graco plen-sufiĉa estos nia fort',
    Lumo sur la vojo estos Via vort'.
         [[Glora, kompata, adorinda Di',
         Jen pro pretaj benoj danka melodi'!]]

  3. Donas ripozon valoj de kviet',
    Kie al si kantas gaja riveret'.
    Ĉe trankvilaj akvoj kuŝas ni sen tim',
    Dolĉe revigliĝas korpo kaj anim'.
         [[Glora, kompata, adorinda Di',
         Jen pro pretaj benoj danka melodi'!]]

  4. Tra l' ŝanĝiĝantaj scenoj de la viv'
    Brilas antaŭ ni mirinda perspektiv'.
    Vi ĝin priparolis en l' Evangeli',
    Certe ne nin trompas vana fantazi'.
         Glora, kompata, adorinda Di',
         Jen pro pretaj benoj danka melodi'!

  5. Vi en Jesuo kun la Di-Spirit'
    Tiras nin algrimpi al la viv-zenit'.
    Sub flugiloj Viaj ni ne vagos for,
    Bonvenigon aŭdos en ĉiela glor'.
         [[Glora, kompata, adorinda Di',
         Jen pro pretaj benoj danka melodi'!]]

Melodio : MACCABÆUS
Komponis : George Frederick HANDEL
en la oratorio Judas Maccabæus, 1746
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1