MATENA LAŬDO

Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas

Originalo : Ecce iam noctis tenuatur umbra

Originala teksto (en latino) : Anonima, el la epoko de la Karolidoj
Esperantigis : Guido HOLZ, 1966
Prilaboretis KK

Fonto: Ad 091

  1. Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
    ruĝe ekglimas lumo de l' aŭroro.
    Ni do per pia voĉ' al Dio preĝu,
    nia Sinjoro.

  2. Li nin kompatu el profunda amo,
    savon koncedu, kaj forpelu lacon,
    pro Sia bono por eterne donu
    al ni la pacon.

  3. Dio la Patro, Filo kaj Spirito
    tion al ni donacu kun favoro,
    al kies laŭdo sonas en la mondo
    kantoj de gloro.

Melodio : LOBET DEN HERREN
Komponis : Johann CRÜGER, 1653
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1