TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PERSISTEMO
ESPERANTISMO

Tra densa mallumo briletas la celo

Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele ; sed tiam okulon ĉe okulo. : 1 Korintanoj 13.12a

Verkis (Esperante) : Ludoviko Lazaro ZAMENHOF

Fonto : HE 252

  1. Tra densa mallumo briletas la celo,
         Al kiu kuraĝe ni iras.
    Simile al stelo en nokta ĉielo,
         Al ni la direkton ĝi diras.
    Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
    Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
    Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
         Ĝi estas, la voj' elektita.
  2. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
         Pri tempoj estontaj pensante.
    Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas —
         Ni semas kaj semas konstante.
    “Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas,
    “Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas :
    “Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
         Se vi pacience eltenos”.
  3. Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
         Velkantajn foliojn deŝiras,
    Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
         Ni forton pli freŝan akiras.
    Ne mortos jam nia bravega anaro,
    Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro :
    Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
         Al cel' unu fojon signita!
  4. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
         Ni iru la vojon celitan!
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
         Traboras la monton granitan.
    L' espero, l' obstino kaj la pacienco —
    Jen estas la signoj, per kies potenco
    Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
         Atingos la celon en gloro.

Melodio : LA VOJO
Komponinto : Ne certa
(Mi serĉas informojn pri la komponinto de ĉi tiu melodio, kaj pri aliaj melodioj por la teksto.)
MIDI (Arnold VICTOR) (sen akompano)

Alternativa melodio :
LA VOJO (HARDING)
Komponis : Leonard HARDINGMIDI LH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1