RIKOLTO
FINA JUĜO

Templen post rikolto-fin'

Come, ye thankful people, come

... lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon ; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla. : Mateo 3.12

Verkis (angle) : Henry ALFORD, 1844
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto: RH

  1. Templen post rikolto-fin'
        Ĝoje nun ni turnas nin,
    Danke laŭdas Dion, ĉar
        Di' provizis sen avar'.
    Antaŭ vintra neĝ-sezon'
        Plenas staploj laŭ bezon'.
    Templen post rikolto-fin'
        Danke ni ekturnas nin.

  2. Tutan teron plugas Di',
        Vartas grenon nun por Si,
    La tritikon apud lol'
        Semas: tristo aŭ konsol'.
    Post folio kaj post spik',
        Maturiĝas la tritik'.
    Dio, ke laŭ via ben'
        Ni fariĝu inda gren'!

  3. Ĉar alvenos la Sinjor',
        Rikoltaĵon prenos for.
    El la kamp' en tiu tag'
        Pasos for la peko-plag'.
    En la fajron la anĝel'
        Lolojn ĵetos en pelmel',
    Sed la fruktodona plant'
        Restos en la proviant'.

  4. Tiel, Dio, turnu Vin
        Al la finrikolta fin'!
    Enstapligu nin, jam ek!
        Sen bedaŭroj kaj sen pek'.
    Tie, en eterna pur',
        Apud Vi ni restu nur.
    Venu kun anĝeloj, nin
        Savu ĉe l' rikolto-fin'!

Melodio : ST. GEORGE'S, WINDSOR
Komponis : George J. ELVEY, 1858
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1