ESPERANTISMO
KRISTANA

Tagon feliĉan festas ni kun ĝoj'

“Himno por grava datreveno en Esperantujo”

Verkis (originale en Esperanto) : William John Downes, 1970

Fonto: TK 40

  1. Tagon feliĉan festas ni kun ĝoj',
    Kune jubilante pri l' irita voj'.
    Dian flustron aŭdis en graveda hor'
    Niaj pioniroj — jesis kun fervor'.
         Glora, majesta, favor-kora Di',
         Vian providencon nun celebras ni.

  2. Nobla la celo, brila la vizi',
    Sortoplena voko el ĉiel-medi'.
    Sorĉis ĝi instige al plenum-labor'
    Servopretajn homojn, indajn je honor'.
         Glora, majesta, favor-kora Di',
         Vian honor-vokon aŭdis ankaŭ ni.

  3. Sankta la tasko, rava ideal',
    Ekumena revo grava sen egal',
    Ke komuna lingvo, sama tra la mond',
    Ligu la gefratojn de l' Kristana rond'.
         Glora, majesta, favor-kora Di',
         Por la sama celo kunligiĝis ni.

  4. Kontraŭ vaniga, lula apati',
    Blindaj antaŭjuĝoj, ŝima tradici',
    Strebis fideluloj kun obstina fid',
    Venkojn pene gajnis sub la Dia gvid'.
         Glora, majesta, favor-kora Di',
         Venkojn eĉ pli grandajn gajnu ni per Vi!

  5. Do, ni en tago de solen-memor',
    Dankaj pro triumfoj de pasint-labor',
    Antaŭ Vi, Sinjoro, ĵuras kun sincer'
    Plue Vin servadi, fortaj en esper'.
         Glora, majesta, nia Di-Sinjor',
         Tenu nin persistaj ĝis la venka hor'!

Melodio : MACCABÆUS
Komponis : George Frederick HANDEL
en la oratorio Judas Maccabæus, 1746
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1