TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Tagiĝas, tagiĝas

Originalo : Was soll das bedeuten

Tradicia Silezia Karolo
Esperantigis kaj parte originale verkis : Albrecht KRONENBERGER, 1997

Fonto : Ad 230

  1. Tagiĝas, tagiĝas je noktmeza hor'.
    Ekbrilas, ekbrilas la stelo en glor'.
    Kaj de l' ĉiel', kaj de l' ĉiel'
    Sciigon de ĝojo anoncas anĝel'.

  2. Naskiĝis, naskiĝis al vi la Mesi'.
    Li estas, li estas la Filo de Di'.
    Krist', Di-infan', Krist', Di-infan',
    Li kuŝas en trogo en povra kaban'.

  3. Nun gloro, nun gloro al Di' en super',
    Kaj paco, kaj paco al ni sur la ter'.
    Do nia kant', do nia kant'
    Jubilu al Kristo, al nia Savant'.

Melodio : WAS SOLL DAS BEDEUTEN
Tradicia Silezia Karolo
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1