TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VENTEGO SURMARE
DIO PROTEKTAS

Ŝipeto estis sur la mar’

A little ship was on the sea

Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis. Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis. Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante : Sinjoro, savu ; ni pereas. Kaj li diris al ili : Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj ? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron ; kaj fariĝis granda sereno. Kaj la homoj miregis, dirante : Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas? : Mateo 8.23-27

Verkis (angle) : Dorothy Ann THRUPP
Esperantigis : R. R. TREDGOLD

Fonto : HE 50 (= Ad 797)

  1. Ŝipeto estis sur la mar', beleta estis ĝi;
    Ĝi velis dolĉe trans ondar' sub hela sunradi':
       Sub hela sunradio, sub hela sunradio,
       Ĝi velis dolĉe trans ondar' sub hela sunradi'.
  2. Subite muĝis ŝtorma ŝvel', kaj blovis ventegar',
    Pelante nubojn trans ĉiel', kaj ondojn trans la mar':
       Kaj ondojn trans la maro, kaj ondojn trans la maro
       Pelante nubojn trans ĉiel', kaj ondojn trans la mar':
  3. Kaj ĉiu tie, krom Jesu', timegis pli kaj pli;
    Sed meze de la mara bru', profunde dormis li:
       Profunde dormis li, profunde dormis li,
       Sed meze de la mara bru', profunde dormis li.
  4. "Ho Mastro! savu! mortas ni!" aŭdiĝis la kriad'.
    Leviĝis kaj ordonis li, kaj venis trankvilad’:
       Kaj venis trankvilado, kaj venis trankvilado,
       Leviĝis kaj ordonis li, kaj venis trankvilad'.
  5. Ĉar kiam al la ventegar' "Silentu!" diris li,
    Aŭskultis lin la ŝtorma mar' — revenis sunradi':
       Revenis sunradio, revenis sunradio,
       Aŭskultis lin la ŝtorma mar' — revenis sunradi'!
  6. Ankoraŭ nun obeas lin la ondoj kaj la vent';
    Li gardos kaj protektos nin dum ĉiu vivmoment':
       Dum ĉiu vivmomento, dum ĉiu vivmomento,
       Li gardos kaj protektos nin dum ĉiu vivmoment'.

Melodio : A LITTLE SHIP
Anonima angla melodio
MIDI HE*

Rim. : Mi invitas proponojn por plibonigi la tradukon, precipe por forigi la adasismojn en la kvara strofo.
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1