RIPOZO EN JESUO |
Originalo : My soul in sad exile (The Haven of Rest)
Verkis (angle) : Henry Lake GILMOUR
Esperantigis : David B. RICHARDSON, 20a jc.
Fonto : DBR
Sur maro de l' viv' estis mia anim',
Ŝarĝita de pek' kaj ĉagren';
Ĝis voĉo alvokis: "Ho, venu al mi!
Jen estas "Ripozo-Haven'."
(post ĉiu strofo:)
Mi ankris min ĉe la "Ripozo-Haven'",
sur mar' ne veturos mi plu;
blovegos marvento sen mia atent',
min savos eterne Jesu'!
Mi cedis min al Lia dolĉa kares',
kaj mia defalis katen';
la Vorton ekprenis la fid', kaj al mi
aperis "Ripozo-Haven'".
Tutaĵon elfaris el mi la Sinjor';
la koro nun kantas pri l' ben';
Jesuo vin savos se iros vi nun
al Lia "Ripozo-Haven'".
Ho venu vi al la Savanto, ĉar Li
atendas ĝis via alven';
ho, ĉesu veturi, kaj ankru vin ĉe
la sankta "Ripozo-Haven'".
Melodio: HAVEN OF REST
Komponis : George D MOORE
MIDI TCH