TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ŜIRMAS NIN DIO

Sinjoro, Vi ŝirmadis nin

Originalo : Lord, thou hast been our dwelling-place

Verkis (angle) : Thomas Hornblower GILL
Esperantigis : Florence Harriet HANBURY

Fonto: AK 166 (= HE 108, Ad 493)

  1. Sinjoro, Vi ŝirmadis nin dum jaroj sekvis jarojn.
    Popolo Via restis ni, kaj laŭdis Viajn farojn.
         Se en aflikto kriis ni,
         ĉiame apud-estis Vi
                   kaj venkis ĉiujn barojn.

  2. Jam ofte, konfesante ĝin, ni ploris pekon nian;
    sed tamen firme fidis Vin kaj amis nomon Vian.
         Vi gardis nin senĉese, por
         ke ni neniam vagu for,
                   nek lasu vojon Dian.

  3. El Viaj brakoj, ho Savant', perdiĝos ni neniam.
    Konstante restos Vi helpant', nin ne forlasos iam.
         Sub Via ŝirmo loĝis ni,
         kaj rifuĝejo staros Vi
                   eterne kaj por ĉiam.

Melodio: NUN FREUT EUCH
Komponis : Martin LUTHER, 1529
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1