KRISTNASKO

Sinjoroj*, Dio tenu vin

Angla originalo: God rest you merry, gentlemen

Aliaj Esperantaj Versioj de la Kanto:
Sinjoroj, Dio tenu vin (laŭ kornvala melodio)
Ho restu vi en Dio (tradukis Leonard Ivor Gentle)

Anonima, Tradicia Angla Kanto
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Mi tradukis la tekston laŭ la kornvala melodio (OBC 11);
mia londona versio estas nur adapto de la kornvala.

*
La vorto "Sinjoroj" intence spegulas la virecon de la celata aŭskultantaro, angle "gentlemen". Por eviti tion laŭ la cirkonstancoj oni povas kanti "Amikoj" aŭ eĉ "Gefratoj" aŭ "Kristanoj"...

Kaj anĝelo de la Eternulo aperis al iuj paŝtistoj, kaj ... la anĝelo diris al ili : Ne timu, ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo ... : Luko 2.9-10*

Fonto : RH

  1. Sinjoroj, Dio tenu vin en gajo kaj maltrist'!
    Hodiaŭ, elaĉeti nin, naskiĝis Jesu-Krist'.
    Ke venu al Satano fin', Li venis, la Savist'.

    Rekantaĵo:

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'!
    Ĝojo, trankvil'!

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'!

  2. En Betleĥemo en Juduj', naskiĝis beba Di',
    kaj kuŝis dorme en manĝuj' sen ploro kaj sen kri',
    dum la patrin', Maria mire vidis ĉion ĉi.

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  3. De Di', la Patro en ĉiel', al iu paŝtistar'
    alvenis kun anonc' anĝel' pri bena Dideklar':
    "En Betleĥemo Dia Fil' naskiĝis al homar'!"

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  4. "Ne timu," diris tiu, "Nek pri puno nek atenc'.
    Hodiaŭ venas Kristo la Savanto kun potenc',
    kaj la Satanamikojn venkos Lia savintenc'.

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  5. La paŝtistaro en la mens' ĝojegis pro esper',
    kaj ŝafojn lasis sen pripens' pri_l' horo kaj veter'
    kaj kuris for al Betleĥem' por vidi Lin en ver'.

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  6. Sed kiam ili venis al la urbo Betleĥem',
    jen kuŝis Li en povra stal' ĉe_l' bovo kaj azen'.
    Al preĝo de Maria ili diris nur "Amen!"

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  7. Ni ĉiuj ĝoje kantu nun al Dio laŭdojn jam,
    kaj interbrakumiĝu kun frateco kaj kun am'.
    Kontraste al ĉi tiu fest', aliajn trajtas lam'!

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

  8. La mastron kaj mastrinon de la domo benu Di',
    Kaj multajn bonajn jarojn donu Li al ĉiuj ni,
    Kaj bonan novan jaron al la tuta famili'!

    Ho novaĵo: ĝojego kaj trankvil'! ...

Melodio: GOD REST YOU MERRY (LONDON)
Anonima angla karolo, laŭ OBC el Londono
(ekzistas pluraj tradiciaj melodioj por la teksto; tiu ĉi estas la plej konata, almenaŭ en Usono)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1