KRISTNASKO

Sinjoroj*, Dio tenu vin

God rest you merry, gentlemen

Aliaj Esperantaj Versioj de la Kanto:
Sinjoroj, Dio tenu vin (laŭ alia, londona melodio)
Ho restu vi en Dio (tradukis Leonard Ivor Gentle, laŭ la londona melodio)

Tradicia Angla Karolo
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : RH

Rim.: (1) La vokaloj kursivaj kun substreketo (ekzemple, en la unua verso, "Dio") indikas silabojn, kiujn oni kantu trans ligaturon.
(2) * La vorto "Sinjoroj" intence spegulas la virecon de la celata aŭskultantaro, angle "gentlemen". Por eviti tion laŭ la cirkonstancoj oni povas kanti "Amikoj" aŭ eĉ "Gefratoj" aŭ "Kristanoj"...

  1. Sinjoroj, Dio tenu vin
    en gajo kaj maltrist'!
    Hodiaŭ, elaĉeti nin,
    naskiĝis ja Jesu' Krist',
    ke venu al Satano fin'
    Li venis, nia Savist'.

    Rekantaĵo:

    Ho novaĵo: Jen granda ĝojo kaj trankvil'!
    ĉar dum en pekoj vagis ni
    alvenis save Di-Fil'!

  2. En Betleĥemo en Juduj',
    naskiĝis sankta beb',
    kaj kuŝis dorme en manĝuj'
    je tiu sankta maten',
    dum mire vidis ĉion ĉi
    Maria, Lia patrin'.

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

  3. De Di', la Patro en ĉiel',
    al iu paŝtistar'
    alvenis kun anonc' anĝel'
    pri tio, bena deklar':
    "En Betleĥemo Dia Fil'
    naskiĝis al la homar'!"

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

  4. "Ne timu," diris tiu, "Nek
    pri puno nek atenc'.
    Hodiaŭ venas kontraŭ pek'
    Savant' kun virto, potenc',
    kaj ĉiun, de Satan' amik',
    venkegos Lia intenc'.

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

  5. La paŝtistaro en la mens'
    ĝojegis pro esper',
    kaj ŝafojn lasis sen pripens'
    pri_l' horo kaj la veter'
    kaj kuris for al Betleĥem'
    por vidi Kriston en ver'.

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

  6. Sed kiam ili venis al
    la urbo Betleĥem',
    jen kuŝis Li en povra stal'
    ĉe_l' bovo kaj ĉe_l' azen'.
    Maria preĝis sur genu';
    respondis ili "Amen!"

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

  7. Ni ĉiuj ĝoje kantu nun
    al Dio laŭdojn jam,
    kaj interbrakumiĝu kun
    frateco Krista kaj am'.
    Kontraste al ĉi tiu fest',
    aliajn trajtas nur lam'!

    Rekantaĵo: Ho novaĵo: Jen ...

Melodio: GOD REST YE MERRY (CORNISH)
Anonima kornvala karolo, unue presita 1833
(Almenaŭ en Usono, la Londona melodio estas pli konata)
MIDI LBR
MIDI LBR (pli rapida)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1