PSALMARO
|
Psalmo 19
Verkis ( Esperante) : Thomas Robinson BUTLER
Verŝajne imitante, kaj inspirite de, The Spacious Firmament on High de Joseph ADDISON, 1712
Fonto : HE 14
Sen vortoj kantas la ĉiel',
Nenion aŭdas la orel',
Sed tra la mondo ĝia son'
Aŭdiĝas mense en admon':
"Por Dia gloro lia man'
Konstruis nin laŭ lia plan';
Lin tage laŭdas hela sun',
La steloj nokte, kaj la lun'."
Tagiĝe nia tera glob'
Mantelas sin per verda rob'.
La suno en brilanta or'
El baldakeno iras for;
Heroe, kun fianĉa ĝoj',
Kuradas laŭ ĉiela voj';
Penetras ĉien la radi',
Nenio kaŝas sin de ĝi.
Perfekta estas Dia vort',
Ĝojiga al la homa sort';
Ĝi saĝon donas al homar'
Anstataŭ vago kaj erar'.
Pli dezirinda, eĉ ol or',
La Diinstruo al la kor'.
Pli dolĉa ol mielo ĝi:
Klarega lumo antaŭ ni.
Melodio : CREATION
Komponis : Franz Joseph HAYDN
MIDI TCH