DIO MIRINDA

Sentas mi solenan miron

Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1969

Fonto : AK 25

  1. Sentas mi solenan miron
    en profundoj de la kor'
    pri la sankta Eternulo,
    Reĝo en ĉiela glor',
    kiu, kvankam homoj pekis,
    amis ilin ĝis dolor'.

  2. Li ne restis kun trankvilo
    en senzorga forgesem',
    sed kompatis la homaron
    sub de pek' la anatem';
    kiel Patro volis havi
    la infanojn en la hejm'.

  3. Vokis Li per la profetoj,
    montris Sin en histori';
    en pleneco de la tempo
    mem homiĝis inter ni,
    plenumante la promeson
    pri la veno de l' Mesi'.

  4. Volis Li starigi regnon
    de ĉielo sur la ter'.
    Li predikis kaj miraklis,
    fine mortis kun sufer',
    elaĉetis nin, kredantojn,
    el teruroj de l' infer'.

  5. Pro l' mirinda am' de Kristo
    ja ĝojegas mia kor'.
    Kredas mi l' evangelion
    danke al la Di-Sinjor',
    kiu tenas min sekure,
    benas min tra ĉiu hor'.

  6. Kiel vundas Lian koron
    rifuzantoj de la grac',
    kiu savus la animon
    de fatala mort-minac'.
    Sed kun amo necedanta
    ilin vokas Li al pac'.

  7. Piku nin kompato sama!
    Kunlaboru ni kun Di'
    savi homojn obstinantajn
    en spirita apati'.
    Ni kantigu la anĝelojn
    pri la venkoj de l' Mesi'!

Melodio: MANNHEIM
Komponis : Friedrich FILITZ
MIDI TCH

Alternativaj melodioj :
BLACKBEE
Komponis : F. Haydn BLACKBEE : MIDI HE*
RHUDDLAN
Anonima, tradicia kimra : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1