TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Sendu pluve sur la teron

Originalo : Spuśćcie nam na ziemskie niwy

Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon ; kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron. : La Psalmaro 72.6

Anonima pola teksto, 18a jc.
Esperanta traduko : NV 105, 1985
Prilaborita en Kloster Kirchberg 1999

Fonto : Ad 197

  1. « Sendu pluve sur la teron
         la Savanton, nuba ondo.
    Li forigu la mizeron. »
         Tiel jam vokadis mondo.
            Kiam post Adama krimo
            estris mort', satano, timo,
    tiam homon ĵetis sorto
    for de l' paradiza pordo.

  2. Sed la Patro ekkompatis
         je mizera homa faro.
    Venis Filo, kiu volis
         sin oferi por l'homaro.
            Kaj anoncis el ĉielo
            al Maria Gabrielo:
    « El Spirit' vi bebon havos,
    kiu Izraelon savos. »

  3. Se hodiaŭ preĝas homo,
         ekkompatos Patro Dio,
    venos pac' en Krista nomo
         kaj ekregos harmonio,
            kaj triumfos Di-Spirito,
            falos pek', satana mito. »
    Estu do Kristnasko nia,
    kia festis ĝin Maria.

Melodio : SPUŚĆCIE NAM
Anonima pola melodio
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1