TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMO 127

Se l' domon Dio ne konstruas

Se la Eternulo ne konstruas la domon, tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj : Psalmo 127.1a

Verkis ( Esperante) : Thomas Robinson BUTLER

Fonto : AK 108 (= Ad 761, HE 132; kp EK 12)

  1. Se l' domon Dio ne konstruas,
         tutvane tiam super ĝi
    Aliaj konstruantoj bruas:
         Neniam venas bon' sen Li.
  2. Se urbgardanto Li ne restas,
         vigladi estas sen profit';
    Leviĝi frue vane estas;
         malfrue iri al la lit'.
  3. Senfrukta la klopodo nia!
         "En dormo donas la Sinjor'
    Bonaĵojn al amato Sia."
         Ho, fidu Lin el tuta kor'!

Melodio : WALLIN
Komponis : Bertil WALLIN, 1945
MIDI AK*

Alternativaj melodioj :
O DASS DOCH BALD
Komponis : Guillaume FRANZ : MIDI OekuRom
ST. CLEMENT
Komponis : Clement Cotterill SCHOLEFIELD : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1