TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Rozbranĉo forĝermadis

Originalo : Es ist ein' Ros' entsprungen

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. : Jesaja 11.1

Tradicia Germana Karolo
Esperantigis : Felix NEY, eld. 1958

Fonto : AD

  1. Rozbranĉo forĝermadis el trunk' de nobelec'.
    Prauloj jam kantadis: de Jiŝaj ĝia spec'.
    Floreton portis ĝi, en akra vintro estis,
         Je horo de noktmez'.

  2. La branĉo anoncita Jesaja de profet':
    Maria netuŝita, de kiu la floret'.
    Eterne volis Di': naskinta infaneton
         Plej pura restis ŝi.

  3. De tiu eta floro alvenas bonodor'
    Ĝi brilas en la koro, mallumon pelas for.
    Homido, Dia Vort', nin el sufero helpas,
         De pek' Savant' kaj mort'.

Aliaj tradukoj :
Rozbranĉo forĝermadis de Felix Ney
Jen ĉiamviva Rozo de Ros' Haruo

Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliaj prezentoj:
MIDI © 1995 by Curtis Clark | MIDI © 1994 Martha Decker

Unua strofo en la Japana (latinlitere)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1