ADVENTO

Roson, ĉieloj, teren vi donu

Nebiosa, Rosę

La favoro de reĝo estas kiel roso sur herbo. : Sentencoj 19.12b*

Originalo (pola) : Anonima
Esperantigita en : Ni vivu laŭeble plej bele, 1985
(kun komenc-vortoj "Ĉieloj roson")

Fonto : Ad 193

  1. Roson, ĉieloj, teren vi donu,
    Ke la Justulon fine ni konu.
    Ho, Vin detenu kaj koleri ĉesu.
    Pri niaj pekoj, Dio, Vi forgesu.

  2. Roson, ĉieloj, teren vi donu,
    Ke la Justulon fine ni konu.
    Pek' nin turpigis, faris nin lepruloj:
    Puraj nin faru Viaj grac-okuloj.

  3. Roson, ĉieloj, teren vi donu,
    Ke la Justulon fine ni konu.
    Ho, Vi aŭskultu al la preĝo peta.
    Sendu Sendoton laŭ anonc' profeta.

  4. Roson, ĉieloj, teren vi donu,
    Ke la Justulon fine ni konu.
    Nun konsoliĝu, ho popol' mizera.
    Jam venas tempo: estos vi libera.

Melodio: NEBIOSA, ROSĘ
Anonima Pola melodio, presita en Poznań, 1856-67
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1