TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FINO DE LA VIVO
VESPERO

Restu kun mi : subiras jam la sun'

Abide with me, fast falls the eventide

Miaj tagoj malaperas kiel ombro, kaj mi sekiĝas kiel herbo. : Psalmo 102.11

Verkis (angle) : Henry Francis LYTE, 1847
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 223 (kp AK 243, Ad 149)
(en AK k Ad mankas strofoj 2-3)

  1. Restu kun mi : subiras jam la sun';
    Kreskas mallumo; nokto venas nun.
    Foras amikoj, ombroj kreskas pli;
    Forta Helpanto, ho restadu vi!
  2. Homa vivtago baldaŭ mortas for;
    Ĝojoj ne daŭras, pasas monda glor';
    Ŝanĝon kaj velkon ĉie vidas ni:
    Ho Senŝanĝulo, ĉiam restu vi.
  3. Ne timeginda, Reĝo de reĝar';
    Sed kompatema, Fonto de benar';
    Preta aŭskulti al senforta kri':
    Pekulamiko, tiel restu vi.
  4. Restu kun mi dum ĉiu vivmoment':
    Sen via graco cedus mi al tent'.
    Blinde mi vagus, se ne gvidus vi:
    En ĉia sorto restu do kun mi.
  5. Timas neniun mi, kun via ben';
    Ne havas pezon larmoj kaj ĉagren';
    Super la tombo ja triumfos mi;
    Venkos la morton — se nur restos vi.
  6. En fina horo, kiel gvida stel'
    Trans la mallumon montru al ĉiel':
    Ombroj forkuras, jen matenradi'!
    En viv', en mort', ho Dio, restu vi.

Melodio : EVENTIDE
Komponis : William Henry MONK, 1861
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
ABIDE WITH ME
Komponis : Henry Francis LYTE, 1847 : MIDI TCH
Rim.: Tiu ĉi melodio aperis ĉe la unua eldono de la himno; tamen post la unua eldono de HA&M en 1861, kie la himno aperis kun la melodio de Monk, oni preskaŭ tute forlasis la melodion originalan.
ELLERS
Komponis : Edward John HOPKINS, 1869 : MIDI TCH
MORECAMBE
Komponis : Frederick Cook ATKINSON, 1870 : MIDI TCH
PENITENTIA
Komponis : Edward DEARLE, 1874 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1