TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

EPIFANIO
FESTO DE LA MAGOJ

Reĝoj Tri

Originalo : We Three Kings

Alia Esperanta Versio: Reĝoj ni

... jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: "Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento" ... kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. : Mateo 2.1b-2a, 11b

Verkis (angle) : John H. HOPKINS, Jr., 1857
Esperantigis : ROS' Haruo, 1992

Fonto : RH

  1.      Ĥoro
    Reĝoj tri, vojaĝis ni el
    Oriento per la kamel':
    Kampojn, fontojn, stepojn, montojn
    Spure post jena stel' —

              Ĉiuj
         Ho— stel' mirinda, nokta stel',
         Stel' de reĝe brila bel',
         Okcidenten, Krist-eventen,
         Gvidu nin al nia cel'!

  2.      Melĥioro (baritono)
    Reĝ' naskiĝis en Bet-Leĥem';
    Oron, jen, por diadem'.
    Reĝo ĉiam, ja neniam
    Ĉesos li reĝi mem!

              Ĉiuj
         Ho— stel' mirinda, nokta stel',
         Stel' de reĝe brila bel',
         Okcidenten, Krist-eventen,
         Gvidu nin al nia cel'!

  3.      Kasparo (tenoro)
    Olibanon donos mi:
    Di-proksimon signas ĝi.
    Preĝe, laŭde, ĉiu laŭte
    Kantu al Alta Di'!

              Ĉiuj
         Ho— stel' mirinda, nokta stel',
         Stel' de reĝe brila bel',
         Okcidenten, Krist-eventen,
         Gvidu nin al nia cel'!

  4.      Baltacaro (baso)
    Mirhon donos mi al li; plej
    Morne ĝi aromas je ve',
    Trista sorto, sanga morto,
    Frido en la tombej' —

              Ĉiuj
         Ho— stel' mirinda, nokta stel',
         Stel' de reĝe brila bel',
         Okcidenten, Krist-eventen,
         Gvidu nin al nia cel'!

  5.      Ĥoro
    Glore li leviĝis en ver':
    Reĝo, Dio, Sang-Ofer'.
    "Haleluja! Haleluja!"
    Eĥas ĉiel' kaj ter'.

              Ĉiuj
         Ho— stel' mirinda, nokta stel',
         Stel' de reĝe brila bel',
         Okcidenten, Krist-eventen,
         Gvidu nin al nia cel'!

Melodio : KINGS OF ORIENT
Komponis : John H. HOPKINS, Jr., 1857
MIDI RH

Rim. : Jen ofte uzata prezent-maniero, konvena ekzemple se oni enscenigas la rakonton pri la Magoj (aŭ ĝeneralan kriposkeĉon), en kiu la reĝoj estas ankaŭ solkantistoj:

Dum Kantu(aŭ se la reĝoj
estas inoj)
1a strofo Ĥoro

La 3 Reĝoj
1a refreno Ĥoro aŭ Kunvenintaro
2a strofo Melkioro :
Baritono
Tenoro
(Melkiorino : Aldo)
2a refreno Kunvenintaro
3a strofo Gasparo : Tenoro (Gasparino : Soprano)
3a refreno Ĉiuj altvoĉuloj
4a strofo Baltazaro : Baso (Baltazarino : Kontralto)
4a refreno Ĉiuj malaltvoĉuloj
5a strofo Ĥoro Ĉiuj
5a refreno Ĉiuj

Kvankam tio funkcias tre bone, ĝi tute ne estas deviga. La nomoj de la "Reĝoj" fariĝis ĉe iuj tradiciaj (Gasparo fojfoje estas Kasparo), sed tute ne biblie historiaj. La biblia rakonto (Mateo 2.1-12) ne tekstas "tri" nek "reĝoj" — laŭ ĝi magoj (t.e. persaj astrologoj-filozofoj, verŝajne zoroastrismaj) en ne difinita nombro sekvis stelon al la kuŝejo de Jesueto. Kvankam la liturgiaj eklezioj kutime festas la magojn je Epifanio, t.e. la 6an de januaro, s-ano Gentle enrubrikigis tion ĉ por Advento. Mi Esperantigis (laŭ la unua eldono de PIV) la nomojn de la reĝoj. Mi opinias mian tradukon pli bona ol Reĝoj Ni de L. I. Gentle, sed ankoraŭ ne perfekta. Plibonigojn mi volonte konsideros.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1