LAŬDO AL DIO |
Originalo : For the beauty of the earth
Verkis (angle) : Folliott Sandford PIERPOINT, 1864
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
Pro la belo de la ter', pro la gloro de l' ĉiel',
Pro la amo kaj la ver' nin tenantaj sen ŝancel',
*Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*
Pro l' mirindo de la temp', de la nokto kaj la tag'
De aŭtuno kaj printemp', monto, valo, kampo, lag',
*Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*
Pro la ĝoj' de homa am', familio, amikar',
Pro l' socia panoram', nin aŭskultu, Dio, ĉar
*Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*
Pro l' fidelo kaj esper' de l' eterna Eklezi',
Ĉie sur la tuta ter' Vin gloranta, kara Di',
*Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*
Pro Vi Mem, la Ĉefdonac', niaj vivo, vero, voj',
Pro senlime ama grac', tera pac', ĉiela ĝoj',
*Kantas ni el danka kor' laŭdokanton, ho Sinjor'!*
*
Melodio: DIX
Conrad KOCHER, 1838, en Stimmen aus dem Reiche Gottes
Aranĝis : William Henry MONK, 1861
MIDI TCH