TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Potencan mirindaĵon proklamas nuna fest'

Greka originalo : Μεγα και παρχδοξον θαυμα
Angla ponttraduko : A great and mighty wonder

La kutima Esperanta versio : La Vorto enkarniĝis
(laŭ la melodio Es ist ein Ros')

Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, kaj oni donos al li la nomon Emanuel ; tio estas, Dio kun ni : Mateo 1.23

Verkis (greke) : Sta GERMANO, 734
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE (antaŭ 1966)
Adaptis al ĉi melodio kaj la unuan strofon aldonis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : RH

  1. Potencan mirindaĵon
       Proklamas nuna fest':
    Jen virgulino naskis
       La Reĝon de Majest'!

  2. La Vorto enkarniĝis,
       Descendis el ĉiel' ;
    Kaj nokte al ŝafistoj,
       Anoncas sin anĝel'.

  3. Kaj ankaŭ ni triumfe
       Rekantu tra l' aer':
    "Al Dio estu gloro,
       Kaj paco sur la ter' !"

  4. Dum kantas pri la Reĝo
       La anĝelara ĥor',
    Ho ĝoju valoj, montoj,
       Kaj maroj, kun fervor'.

  5. Pro homa elaĉeto
       Nun adoradu ni
    Al Betleĥema bebo;
       Savanto estas li.

  6. Pereos paganaĵoj,
       Mallumo pasos for,
    Kaj Kristo ĉie regos
       Eterne la Sinjor'.

Melodio : ST. ALPHEGE
Komponis : Henry John GAUNTLETT, 1852
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1