TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KOMENCO DE KUNVENO
VOKO AL ADORO

Por laŭdi vin, Sinjoro

Verkis (Esperante) : C. G. WILKINSON

Fonto : HE 3 = AK 99

  1. Por laŭdi vin, Sinjoro, kunvenu ĉiu hom'
    Kun amo kaj adoro en via sankta dom'.

  2. Kantadas ni en ĥoro al vi, ĉiela Reĝ':
    Kaj el humila koro sin levas nia preĝ'.

  3. Ni dankoplene miras pri via bon-farad',
    Kaj danki vin deziras dum tuta la vivad'.

  4. Ni dankas vin kun ĝojo pro via sankta vort';
    Gvidilo sur la vojo al vivo trans la mort'.

Melodio : ST. ALPHEGE
Komponis : Henry John GAUNTLETT, 1852
MIDI TCH

Alternativa Melodio :
CHRISTUS, DER IST MEIN LEBEN
Komponis : Melchior VULPIUS : MIDI AK* | MIDI LBW*
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1