TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

TENDUMEJA LAŬDO

Plej altan laŭdon al plej alte majestega Di'

Blessed Be the Name
All praise to Him who reigns above

... kaj lia nomo estos : ... Konsilisto, ... Princo de Paco. : Jesaja 9.6

Verkis (angle) : William H. CLARK (strofoj)
Ralph E. HUDSON (refreno)
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999-2000

Fonto : RH

  1. Plej altan laŭdon al plej alte majestega Di':
    La filon sendis li al morto, ke ne mortu ni.
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!

  2. La Nomon super ĉiun nomon levu en ador',
    Ĝi dekstre de la Dia tron' situas en honor'!
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!

  3. Jen lia Nomo: Konsilisto, Princo de la Pac'
    Kaj ĉiu reĝo klinos sin en finkapitulac’!
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!
         Benu al la Nom'! Benu al la Nom'!
         Benu al la Nom' de l' Sinjor'!

Melodio : BLESSED BE THE NAME
Komponis : Ralph E. HUDSON / Aranĝis : William J. KIRKPATRICK
(MIDI TCH)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1