TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VIVA AKVO

Patro, aŭdu novan preĝon
[Patro, aŭdu nian preĝon!]

Originalo : Father, hear the prayer we offer

Verkis (angle) : Love Maria WILLIS, 1864
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
(Prilaboretis KK la komenc-vortojn)

Fonto : Ad 70 (kp HE 164)

  1. Patro, aŭdu novan preĝon:
    Ne komforton petas ni,
    sed kuraĝon por la devoj
    de la vivo tie ĉi.

  2. Ne sur ĉiam-verdaj kampoj
    estu glata nia voj',
    sed altegajn mont-krutaĵojn
    supren-grimpu ni kun ĝoj'.

  3. Ne ĉe akvoj de trankvilo
    kuŝu ni por ripozad';
    sed ni frapu vivajn fontojn
    el la roko dum marŝad'.

  4. Donu forton en malforto,
    gvidon, dum vagadas ni.
    Ĉe penado kaj danĝero,
    Patro, apudrestu Vi.

Melodio : SUSSEX
Tradicia angla melodio
MIDI EH33


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1