TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FIDO KAJ KONFIDO

Ondegaro preter lim'

Originalo : Though the angry surges roll
( My Anchor Holds )

... kiun [esperon pro la ĵuro de Dio] ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno; kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek : Hebreoj 6.19-20

Verkis (angle) : W. C. MARTIN, 1902
Esperantigis : ROS' Haruo, 1995

Fonto : RH = Ad 523

  1. Ondegaro preter lim'
    Frapegadas ĉe l' anim';
       Tamen en trankvilo mi
       Frontas al tempest-defi':
    Mia ankro tra l' futur'
    Tenas min en plen-sekur'.

    Blovu kiom ajn ŝtorm-pel'
    Kontraŭ febla barka vel':
       Per la graco tenos min
       Dia ankro ĝis la fin'.
          Dio tenas min. La ankro tenas min.

  2. Ĉirkaŭ min en flus-inund'
    La minacoj el profund'.
       Jen hurlegas uragan'
       Kvazaŭ spiro de Satan':
    Min ne movas venta ŝok',
    Ĉar mi kroĉis min al Rok'.

    Blovu kiom ajn ŝtorm-pel'
    Kontraŭ febla barka vel':
       Per la graco tenos min
       Dia ankro ĝis la fin'.
          Dio tenas min. La ankro tenas min.

  3. Kaj la ankro fiksis sin,
    Kvankam ventoj skuas min,
       Nevidata kablo ja
       La tension portas tra
    La plej-forto de l' skual'
    Ĝis la fina tajda fal'.

    Blovu kiom ajn ŝtorm-pel'
    Kontraŭ febla barka vel':
       Per la graco tenos min
       Dia ankro ĝis la fin'.
          Dio tenas min. La ankro tenas min.

  4. Preskaŭ min inundas ĝen'
    Kaj afliktoj kaj ĉagren';
       Min delogi strebas tent';
       Lumon kaŝas nuba vent':
    Sed en Krist' kuraĝas mi:
    Ankro firma estas Li.

    Blovu kiom ajn ŝtorm-pel'
    Kontraŭ febla barka vel':
       Per la graco tenos min
       Dia ankro ĝis la fin'.
          Dio tenas min. La ankro tenas min.

Melodio : MY ANCHOR HOLDS
Daniel B. TOWNER, 1902
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1